Mi konsentas:
https://www.elysee.fr/emmanuel-macron/2019/03/04/fur-einen-neubeginn-in-europa.de
Bone, mi konsentas pli mapli, kiel kutimas pri politikaj aferoj.
Tamen ĉi tie mi ne volas temi tiujn apelaciojn. Mi volas temi kial ili estis publikataj multlingve, sed ne esperante.
Certe ekzistas multaj politikaj esperantlingvaj grupoj, tamen ili ne havas veran influon, ne nur ne pri gravaj politikoj, sed ankaŭ ne pri publikaj diskursoj.
Ni lasu flanke, ke plejparto da Esperantaj priparoloj temas la Esperanton, precipe la ĝustan uzadon de akuzativo. Tamen eĉ la alia parto ne sukcesas kontribui al la gravaj demandoj.
Ĉu la fina venko ankoraŭ estas la celo de movado? Ĉar desuprismo ne antaŭvideblas, nur desubismo povas progresigi. Mi provis traduki la apelacion La domo Eŭropo brulas – Manifesto de Eŭropaj Patriotoj. Jes, mi tuj konfesas ke mi uzis la gugelan tradukilon komence kaj nur korektis la sensencaĵojn kaj la erarojn, kiujn mi trovis – mi estas komencanto kaj amatoro.
Ĉu la movado vere volas ke Esperanto iĝas reala ilo por internacia diskurso, ne nur por privataj konversoj, necesas provisi tiun ilon al la estiĝanta Eŭropa publiko.
Antaŭ vi skribas koleran komenton: Kompreneble la Esperanto ne nur povus esti lingvo de / en / por la Eŭropa Unio, sed de / en / por la tuta mondo. Estus simile bonega se en la tuta mondo la Esperanto estus uzata aktive por publikaj diskursoj.
Finfine: Fakte mi volas diskuti pri tiuj apelacioj kaj pri la estonteco de Eŭropo. Unu tre bona komenco estus tiu artikolo en Die Zeit: https://www.zeit.de/2019/11/europaeische-union-sozialmodell-macht-institution-brexit-migration.