Multe estas skribata nuntempe rilate al la kronviruso kaj al la konsekvencoj de socio. Komprenble ankaŭ la plejparto de tio, kion mi nun legas, temas pri tio. Unu titolo kaptis mian atenton kelkajn tagojn antaŭe mi ja legis la artikolon.
https://www.zeit.de/zeit-magazin/leben/2020-03/coronavirus-empathie-angst-humor-sorge-gesundheit – bedaŭrinde necesas esti abonento por legi ĝin.
La plej bona parto de la artikulo estas la lasta. Tie Oliver Zille – la estro de la Lepsika Librofoiro – diras tion, kio iĝis ankaŭ la titolo de la artikolo: Dum la krizo ni iĝas pli akra versio de ni mem.
Li diras tion kiel respondo al ofta kredo – ke dum esceptaj situacioj la plej malbona flanko de homoj aperas. Anstataŭ, niaj esencoj estas videblaj pli klare. Iu, kiu estis nervoza antaŭe, iĝas pli maltrankvila. Kolerikulo iĝas pli laŭta. Iu, kiu estis afabla kaj helpema, nun ne estas ŝokita.
Tio konvinkas min.
Kiam ni estos post la krizo, ni provos memori, kiel niaj familianoj, niaj amikoj, ni mem kaj eĉ politikistoj aĝas nun. Tre eblas, ke tio montras plie pri ĉiuj ol kion ni povis vidi antaŭe aŭ ni povos vidi poste.