La CDU estas granda malnova Germana partio. Ĝi decidis la plejmulton da gravaj aferoj post la dua mondmilito: Pri la sociala liberala ekonomiko, pri la integriĝo en la okcidenton – inkluzive membreco en la NATO kaj la fondeco de EKKŜ, kiu poste evuliĝis al la EU – pri la unuigeco de la du Germanioj en la jaro 1990. Nur la repacigo kun la orientaj eŭropaj landoj dum la 1970-jaroj estis decido de la alia granda, eĉ pli malnova partio, al SPD.
Tamen nun ŝajnas ke la CDU volas sekvi la faton de la SPD: Vivi feliĉe kun ĝiaj nunaj subtenuloj en la etoso de pasintaj kvin jardekoj.
Tio okazis: Unu semajno antaŭ la voĉdono por la Eŭropa parlamento, la jutubisto Rezo ja lol ey, kiu havas bluajn harojn kaj estas fama por filmoj pri muziko, publikigis videon – 55 minutoj!!! – kiun li nomigas la detruo de la CDU.
Ĝi estas ega polemiko: Unuflankegaj vidpunktoj, tamen ĝi enhavas multajn seriozajn fontojn kaj nur malmultajn, malgravajn erarajn faktojn. Li ĉefe kritikas la CDUn kaj ĝian bavaran kunan partion CSU. Ankaŭ li kritikas la SPDn – kaj li forte admonis ke ĉiuj ne voĉdonu por la AFD – la nova dekstra populisma partio. Li ĉefe kritikas tiujn partiojn ĉar ili faras nenion kontraŭ la klimatŝanğo. Ankaŭ sociaj aferoj, la novaj reguloj pri kopirajto, la malpermeso de haŝiŝo kaj la Germana subteno por Usonaj militoj temas.
Neatendite, dum malmultaj tagoj tiu video estis rigardata multajn milionojn fojojn. Ankaŭ niaj gefiloj ultimate admonis mian edzinon kaj min ke ni rigardu la videon.
Tiam la klasikaj gazetoj kaj televidstacioj reportis pri ĝi. La CDU provis trovi taŭgan respondon, sed ne vere sukcesis. La maltaŭgajn respondojn nur incitis naŭdek aliajn jutubistojn fari filmeton (nur 2:50 minutoj) kiu forte subtenis la pensadojn de Rezo.
Bone. Tio estus povinta ĉio. La CDU malgajnis kelkajn, sed ne tro multajn mandatojn pere la voĉdono. Ĝi povus komencos novan strategion por interrelati kun junuloj kaj per novaj komunikiloj.
Tamen AKK – Sinjorino Annegret Kramp-Karrenbauer – la estrino de la CDU opinias kaj diras publike, ke tiu lasta filemto estus neakceptebla influado de publikaj opinioj. Ne nur tio – ŝi ankaŭ avizas ke la estraro faru leĝon kontraŭ tiaj aĵoj: Antaŭ vocdonoj necesu ian reguladon de jutubistoj.
Kio sekvos? Ĉu estos direktata, estrata demokratio? Ĉu estos partiaj komitatoj kiuj rajtos malkonsenti jutjubajn filmojn?
Bone, per tioj frazoj la meze granda afero iĝas aferegegego. Nun tre klaras ke sinjorino Kramp-Karrenbauer ne kapablas esti estrino de granda partio. Ni ne nur komencu diskuti ke ŝi iĝos ĉefministrino.