Malmultajn tagojn antaŭ la kronvirusa fermeco en Marto mia edzino kaj mi aĉetis elektran biciklon. Mi pensis pri tio kelkajn monatojn antaŭe: Eble ĉar mi oldas, tamen mi pensis kaj ankoraŭ pensas ke elektra biciklo povas esti bonega alternativo al aŭto. Se oni volas nelibertempe iri ien dek kilometrojn fore, eble ia monteto survoje: Kiu rimedo oni elektas? Biciklo aŭ aŭto?
Ekde la fermeco mi laboras el la hejmo. Pro mi tio funkcias bone. Mi havas propran ĉambron, bonan kumputilon kaj dekkelkjarajn infanojn kiuj kutime feliĉas ke mi ne ĝenas ilin.
Malofte mi devas iri al la oficejo en Frankfurto; ekde mezmarto kvinfoje. Ia dokumento devas subskribati, kelkaj paperoj devas ordigati ktp. Estas stranga senso en la oficejo. nur malmultaj kolegoj ĉeestas, la plejparto de la ĉambro estas malplena.
Dufoje mi iris aŭte, trifoje mi e-biciklis.
La e-bicikladoj el hejmo al Frankfurto kaj reen estas novaj por mi, antaŭe mi tion neniam seriose konsideris – estas proksimume kvardek kilometrojn. Do nun? Hejme mi laboras pli da tempo ol antaŭe en la laborejo – la tempo, en kiu mi antaŭe iris trajne kaj metroe, nun estas prilaborata. Do restas iom da tempo je malmultaj tagoj por longa biciklado.
Min surprizis la beleco de la pejzaĝo inter Visbadeno kaj Frankfurto. Malgraŭ multaj stratoj, trajnvojoj kaj urbetoj, eblas bicikli vojojn kiuj plejparte estas disaj de aŭtaj stratoj. La vojoj kiujn mi nun trovis per la retejo koomot.de, kondukas ĉefe tra kampoj, laŭ rivero(et)o kaj tra arbaretoj.
Krome eblas vidi tutajn aliajn aĵojn, kiuj mi verŝajne neniam vidus se mi irus aŭte aŭ trajne. Kiam mi reiris hieraŭ, mi vidis tiun ŝipon je kluzo de Majno apud Frankfurto:
Mi ne povis rezisti foti tiun ŝipon.
Bedaŭrinde, ne estis ŝanco alparoli la ŝipanojn. La kluzo estas limigata per barilo, kaj la ŝipo tiumomente movaĝis. Do eĉ laŭtega Saluton ne eblis.
Al via konsilo: Mi ŝatus partopreni en tia seminario. Fakte en Marto mi iel intecsis fari tion en Herzbergo. Tiam kronviruso aperis…
interese, ču vi havis šancon, paroli all la šipanoj?
ili ja certe parolas e-on ?! sed veršajne vi ne havis tempon por ekkontakti iun. certe estus belege. — mi havas la impreson, ke nia venonta BAVELO-seminario (23-25an de Oktobro en Rottweil) povus esti tre interesa por vi: esperanto-bw.de/seminario-eo