Ni vidas ĉi tage la fino de la post-malvarmmilita epoko. La fino okazos sendepende ĉu la rusa estraro komencos militon al Ukraino aŭ ne. Tia forta provo de elpremo, kiun ni vidas ĉi tiam, estas nereenirebla sojlo.
Antaŭ tridek jaroj oni povas esperi ke homaro – respektante ĉion de siaj malsamilecoj – paŝo post paŝo preterpasos grandskalajn militojn.
Certe, ni devis vidi militojn intertempe. Tamen – kun unu elstara ekcepto – plejparte estis militoj, kiuj sekvis aŭ antaŭis ian batalon por sendependeco aŭ militoj de mezgrandaj teroristaj grupoj aŭ eĉ ŝtatoj, e.p. Irano. Sopirojn por sendependeco antaŭe la malvarma milito sufokis. La elstara ekcepto estis la tria milito ĉe la Persa golfo, dum kiu Usono ĉesigis la regadon de Sadam Hussein. Oni povas diskuti pri tiu tre longe. Unu, eble la plej baza eraro estis, ke tiu milito estis kontraŭ la internacia juro. Aliflanke, oni almenaŭ povus konstati, ke sekve de tiu milito tre brutala diktatoro kaj militkrimulo falis.
Do nun? La dua aŭ tria plej granda armeo de la mondo ĉirkaŭas mezgrandan, najbaran landon. Landon, kiu antaŭ malpli ol tridek jaroj cedis atombombojn kontraŭ garantio por sia sendependeco de, inter aliaj, precize tiu nun minacanta Rusio. Landon, kiu libere voĉdonis dufoje envice por estraro kun programoj, kiuj iel ne plaĉas al la Rusa estaro.
Finfine nun klaras, ke revenis la politiko de rekta, ne eĉ kaŝita perforto al alia lando.
Ni – en Eŭropo, precipe en Germanio – kutimiĝis al “la paca gajno” post la malvarma milito. Tio ĉesu, ĉesos.
Ni alkutimiĝis al libera komerco. Tio jam parte ĉesis lastatempe. Sankcioj de komerco, arbitraj tarifoj jam estas konataj ekde kelkaj jaroj. Tiu tendenco plifortiĝos.
Multaj aliaj facetoj en ŝtataj kaj privataj rilatoj inter landoj en malsamaj kampoj ŝanĝos.
Tamen: La amplekso de interŝanĝo, precipe de informoj, novaĵoj – kaj mensogoj – ne regresos, ĉar la interreto ne ĉesos.
Ankaŭ interŝanĝo inter homoj daŭros – eble malkreskiĝos iom, sed ne malaperos preskaŭ entute kiel dum la malvarma milito.
Tiu kampo gravegas por la estonteco. Kiujn el Rusio, Ĉinio ktp. ni bonvenigos? Kiujn ni malbonvenigos? Ĉu ni daŭros bonvenigi la kleptokratuloj pro ilia mono? Aŭ ĉu ni bonvenigos homojn kun liberaj ideoj, estontaj ŝanĝpotencialoj? Ŝanĝpotencialoj por ĉi tie, aŭ pli bone por ‘en la alia kampo’.
Mi ne antaŭĝojas la finon de la finiĝa epoko. Mi pensas, ke libereco ĝenerale taŭgas por ĉiu homo, por ĉiu popolo. Mi pensas, ke ŝpari al armilaroj estas bona ideo.
Tamen, Germana proverbo diras: “La plej piuloj ne povas vivi paceme, se tio ne plaĉas al la finajbaro.”
Do, mi restas optimisto. Libereco en granda socio estas pli fortega ol devo. Libereco helpas novajn ideojn. Devo nur helpas koruptadon. Kaj koruptado malfortigas sociojn.
Ni ne forgesu ke libereco neniam venas per si mem, kaj ne restas per si mem. Ĝi bezonas batalon por naskiĝo, defendon por kresko kaj vivo, kaj – pli grave – solidarecon de la liberuloj.
Tiel nova epoko komenciĝu, tre espere sen milito.