La lastaj dek jaroj…
…estis plenaj kun ĝeneralaj asertoj pri diversaj grupoj de homoj. Depende de la propra vidpunkto la asertoj estis aŭ pozitivaj aŭ negativaj. Kutime homoj de ia grupo – ĉiu povis elpensi iajn kolektajn regulojn – estis metitaj en unu sakon.
Sendube la plej granda grupo kies anoj kulpas por ĉiaj malbonj: Maljunaj blankaj viroj. Preskaŭ ĉiuj problemoj – realaj kaj imagitaj, sociaj kaj individuaj – klarigeblas per la nura ekzisto de maljunaj blankaj viroj.
Dum la samaj lastaj dek jaroj…
…tute sendepende la akurateco de trajnoj en Germanio draste malpliboniĝis. Pli kaj pli videblas ke la tuta teknika sistemo estas tiel rompita ke laŭplana trajnado estas malofta ekcepto. Kio jam estis ĉiutaga diskuta temo en Germanio fariĝis temo en tuta Eŭropo dum la Eŭropa Futbal-Ĉampionado ĉisomeron.
Nun Deutsche Bahn – la ĉefa Germana fervoja firmao, posedata per la federala registaro – komencas plani ĝeneralan renovigon: Generalsanierung.
Pasintece – dum 1994 kaj 2022 – Deutsche Bahn informis pri laboro je fervojoj iom humure per la talpa figuro Max Maulwurf. Ĉar nun Max Maulwurf restas en Muzeo, iu alia necesas por informi la publikon:

Rimarkindas, kion la geuloj en la merkatada teamo de Deutsche Bahn taksas kiel la plej bona maniero prezenti tiun temon.
La plej proksima konsekvenco de ĝenerala renovigo estos eĉ pliaj malhelpoj, malakuratecoj ktp. La nura pozitiva parto de mesaĝo povas esti, ke poste la sistemo pliboniĝos. Do, temas pri ia promeso. Ŝajnas ke la merkatada teamo pensas ke la plej fidebla eblo fari tian promeson estas rezolute rigardanta…