Saluton!
Mi nomiĝas Jens von Waldenfels, mi naskiĝis en Berlino en la jaro 1968.
Mi studis matematikon antaŭ multaj jaroj kaj nun laboras en fako firmaa aĝoprovizado por granda vivasekuro.
Kun mia familio mi loĝas en la urbo Visbadeno, apud Frankfurto eĉ Majno.
Honeste, mi estas lingvneandertalulo. Iam mi sukcesis lerni la anglan sufice bone. Pliaj provadoj por lerni aliajn lingvojn fiaskis. Je la novjaro 2018 mi pensis, ke la sola plia lingvo, kiun mi povus superi, estus la Esperanto. Do mi eklernis ĝin. Mi aĉetis la lernolibron Tesi la Testudo kaj serĉis rimedon por poŝtelefono. Post du semajnoj me trovis duolingon, kaj tinycards de doulingo.
Post cirkaŭ duona jaro mi komencis legi kaj skribi en kelkaj grupoj de telegramo.org/.
En mia libra tempo mi ŝatas piediri en la naturo, precipe en arbaroj. Mi interesiĝas por historio, ekonomio kaj politiko.
Ĝisdataĵo de 2020: Lastatempe mi retrovis mian diplomlaboraĵon kiel PDF-dosiero. Ŝajnas ke en la jaro 2011 mi kompilsis la malnovajn LaTeX-dosierojn al la PDF-formato. Se vi interesiĝas, vi povas trovi ĝin ĉi tie. Tri diagramoj mankas – en la ĉapitro 5. Eble ili nur estis alguitaj aŭ kopitaj en la paperan eldonon. En la jaro 1995 kelkaj aferoj estis pli malmodernaj ol hodiaŭ.