En la jaroj 2017 kaj 2018 ni iris al niaj someraj ferioj pramŝipe, al kaj en Skotio. Iri pramŝipe (kaj aŭte) donas bonan senton de distancoj.
Por ekzample, nia iro hejmen en 2017 komencis en Campbeltown frumatene per ŝipo al Ardrossan. El tie ni iris aŭte al Newcastle. Vespere ni eniris pramon al Amsterdamo, kie ni alvenis la sekvintan matenon. El tie, estis kvar horojn aŭtiro al Visbadeno.
La pramo inter Amsterdamo kaj Newcastle estas granda turista cirko. Estas restoracioj, vendejo, kinejo, drinkejo kun musikistoj ktp. Eĉ eblas lasi la valizon en via kajuto se vi vojaĝas reen vespere: Newcastle-uloj atentu, se vi volas haŝiŝumi laŭleĝe.
Pasintjare ni ankaŭ iris per la pramo el Amsterdamo al Newcastle kaj reen. Inter tiuj, ni iris prame al la Ŝetlandaj Insuloj kaj reen. Ĉar ĉiuj segmentoj daŭris unu nokton, ni dormis kvar nokton sur ŝipoj.
La pramŝipoj inter Aberdeen kaj Lerwick klare estas ne nur por turistoj, sed ankaŭ por loĝantoj. La ŝipoj estas pli malgrandaj – oni povas havi familian senton. Troviĝas restoracio, drinkejo (atentu la ŝetlandan bieron 60° north), malgranda vendejo, sed ne musikistoj.
Ĵus ni iras ŝipe el Germanio al Latvio. Denove estas tute alia sperto: Tiu ŝipo ĉefe transportas kamionojn; la haveno klare ne celas al turistoj; nur malgranda parto de ŝipo estas areaĵo por pasaĝeroj. Krom la turistoj estas multaj kamionistoj kiel pasaĝeroj. La restoracio, la vendejo kaj la drinkejo estas simplaj: Unu de ili malfermatas post unu alia fermatis. La publika televido montras agfilmoj en la rusan. Tamen la sendrata reto estas senpaga!
Sur la ŝipo estas kruda mikso de anglaj, rusaj, latvaj afiŝoj. La laboristoj plejmulte parolas la rusan denaske.
Se nur la homaro havus facilan, universalan duan lingvon por ĉiuj…