https://www.instagram.com/p/BwMJ4HRHnzo
Afable mojosaj mapoj ĉiutage donas mallongan priskribon – jen mia traduko:
La tuta proporcio de fekundeco en unu specifa jaro estas difinata kiel – po unu virino – la nombro de infanoj, kiuj estus naskataj, se ĉi tiu virino vivus por ŝia tuta naskebla aĝo kaj naskus tiom da infanojn kiel konformas al ŝia aĝo-rilata fekundeco.
Ho ve, multe da -usoj, multe da proporcioj. Tamen la komentuloj frenezas. Vi pli bone ŝparu legi.
Demografio estas tre kompleksa. Krom la fekundeco la kompono de aĝo de popolo kaj la vivdaŭro estas la plej gravaj influoj al la kresko de popolo.
Tiu mapo eĉ ne montras la fekuneco taŭge. Ĉiuj scias ke preskaŭ ĉie en la mondo la morteco de junaj infanoj kaj de naskantaj virinoj malmultiĝis ekde 1970. 1970-n precipe en landoj kun tre alta fekundeco la morteco de patrinoj kaj infanoj estis tre alta. Tiu morteco malgrandiĝis pli malpli samtempe kiel la fekundeco.
Tamen la mapo montras fekundeco antaŭ tiaj influoj. Do, montrataj proporcioj de 2017 povus rezulti al la similaj, altaj aŭ malaltaj nombroj da plenkreskontaj gefiloj kiel pli altaj proporcioj de 1970.
Do, kvankam la informoj de tiu mapo estas tre interesaj, ili ne taŭgas por ekscii kiom la popolo en diversaj landoj kreskos aŭ malkreskos.
Ĉiukaze, la sekvantoj tre ŝatas ĝin, estas multaj ŝatoj kaj komentoj. Plejparte da komentoj temas la antaŭvidatan kreskon de popolo en Afriko kaj la antaŭvidatan malkreskon en la okcidento. Evidente tio temo kaŭzatas ĉefe per la publikaj disputoj pri enmigardo, fremdmalamikeco, racismo.
Tiuj publikaj disputoj estas ofte nutrataj per tiaj informaj pecoj, kiujn multaj legantoj ne komprenas, ĉar aŭ ili ne prenas la necesan tempon aŭ ili ne kapablas.
Eble mi nun ŝajnas kiel olda malamuzulo, sed iel mi pensas ke tiaj informaj pecoj, kiujn konstante estas publikataj ĉie, nun kune iĝis malvirta cirklo. Tio veras por multaj temoj, ne nur pri enmigrado ktp.
Sendepende de niaj propraj vidpunktoj: Per la interreto ni povus havi pli multajn informojn por formi niajn opioniojn ol iam antaŭe. Tamen reale ni tro tro ofte legas nur iajn pecojn, kiuj kune ne sencas.