Por germanlingvuloj: http://www.mathe-im-advent.de
Kompreneble, matematikisto devus povanta solvi la dudek kvar taskojn por lernantoj de klasoj 7 – 9.
Sed dum la pasintaj jaroj mi ĉiam eraris ĉe du aŭ tri taskoj.
Ĉi-jare mi solvis ĉiujn taskojn ĝuste. Mi opinias ke la taskoj estis pli facilaj ol je la pasintaj jaroj.
Eble la teamo de faristoj supozas ke pli kaj pli partoprenantoj (lernatoj kaj plenkreskuloj) provas solvi per poŝtelefono en la buso aŭ la trajno, kaj malpli per ĝusta komputilo hejme. Profundaj pensadoj estas limigataj en buso kaj per poŝtelefono.
Al mi tio helpis, ĉar mi plejofte eblis solvi la taskon de Mathe im Advent kaj faris mian ĉiutagan xp-on de Duolingo, ambaŭ dum la matena trajniro al la laboro.
Ĉiukaze Mathe im Advent estis denove tre amuza. Multan Dankon al la teamo.