Tiu afiŝo apartenas al la grupo: Konite, tamen fascinas vidi tion reale kaj persone.
Lastatempe mi ricevis tiun leteron de la banko 1822direkt – filio de Frankfurter Sparkasse.
Ni scias, pro la fino de interesoj bankoj havas problemojn enspezi monon por kovri iliajn klopodojn. Do ili provas preni pli altajn kotizojn ol antaŭe. Ĉi tie 1822direkt anoncas ke ili altigas la kotizon al 3,90 € monate – ĝis nun estis 5,50 € kvaronjare.
Tamen du tagoj poste vetera kromprogramo de mia poŝtelefono montris al mi tiun varbadon de 1822direkt:
Por nova kliento la konto ne nur estos senpage, sed eĉ 100 € estos donataj.
Malnovaj klientoj devu pagi. Por novaj klientoj 1822direkt pagas por varbado, cedas kotizojn kaj donas 100 € krome.