Antaŭ kelkaj semajnoj mi vidis la filmon Plej malhela horo. Ĝi montras kiel en 1940, je la Germana invado de Francio, Winston Churchill iĝis ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando. Dum malmultaj tagoj li devis decidi ĉu UR iel traktus kun Hitler aŭ kuraĝus rektan militon. Plejparto de la britaj kapablaj balatantoj estis enfermataj en norda Francio kaj aliaj gravaj Britaj politikistoj kontraŭis lin.
Ni ĉiuj scias kiel la historio iris. Britio kun la aliancanoj venkis, iĝis unu de la kvin ĉiamaj membroj de la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, la angla lingvo iĝis la plej grava lingvo por internacia komunikado ktp.
Kio okazas nuntempe? La post-post-…-posteulino de Churchill, Theresa May, devas respondi demandojn al dudek sep ĉefministroj de EU-landoj kiel ŝi volas atingi la breliron, kiun ŝi ankaŭ kaj ankaŭ estas promesinta. Poste, tiuj ĉefministroj – dudek de ili regas landoj kiuj havas malpli ol trionon da nombro de loĝantoj de UR – diskutas sen ŝi kiujn eblojn ili ofertu al UR. Ĉiu solo de ili povus forbari. Tamen ili samopinias post diskuto da kelkaj horoj. Theresa May nun devas kunpreni la tri eblecojn al UR por elekti per la parlamento.
Eĉ malbonegaj anglaj gazetoj ne vere povas kaŝi tion. Tiaj gazetoj, kiuj helpegis kaŭzi la Breliron per ĉiamaj absurdaj mensogoj, nun trovas la plej lastan komforton per skribi ke la ĉefministroj de EU nur povis samopinii pri tiu oferto post horoj de diskuto, la unua serioza disputo en tiu afero ekde la Brita voĉdono en 2016. Finfine la aŭtoroj ne povas nei ke io devas esti malprava se Eŭropaj politikistoj specifas tri ebelcojn por agoj de estraro de UR.
Kion Winston Churchill dirus pri tio? Tre verŝajne li estus perpleksa, senvorta, kolera. Unu certas: Li ne agus tiel, ke UR troviĝus en tia situacio.