En Januaro mi skribis pri Muroj kaj Vojoj.
Nun, en Majo 2019, mi volas aŭtori paĝon pri limoj, vojoj, pontoj ktp. Mi komencas per tri malnovaj fotoj kaj unu aktuala. Estonte mi deale aldonos fotojn, kiujn mi faris, kaj skribos iomete pri la loko.
Svislandio / Germanio
En la jaro 2013 mi fotis tiun lokon inter Konstanco kaj Kreuzlingen.
Estis tre vintra tago je la fino de Marto. Tiu loko ne estas la ĉefa limpasejo. Male, tie la limo estis fermata nur kelkaj jaroj antaŭe. Inter la 1930-jaroj kaj 2009 barilo disigs la du urbojn. La aliĝo de Svislando al la Trakto de Schengen eblis malkonstrui la barilon. Germanlingvoluj povas legi plu en tiu artikolo de loka novaĵretejo.
Pireneo
En la jaro 2015 mia filo kaj mi iras aŭte al la Pireneo por marŝi. Mi fotis tiujn du fotojn ĉe la limo inter Francio kaj Hispanio, la unua apud la strato, la dua en la montaro.
Mia filo estis tre scivolema kiam mi diris al li ke en la pasinteco tiaj montaraj limoj estis loko por kontrabando. Ĉi tiam marŝvojaĝantoj iras tie.
Aŭstrio / Italio
Mia familio transiris la Montpasejo Brenero trajne en printempo de 2016 por ferioj en norda Italio. Tiu loko estas malnovega pasejo inter la norda kaj la suda parto de Alpoj. Por ekzemple Goethe vojaĝis al Italio tiel. En Germanio ĉiu loko, kiun Goethe visitis, havas informan panelon. Tiu foto pruvas ke ne nur en Germanio, sed ankaŭ ĉe la Itala flanko de la limo inter Italio kaj Aŭstrio:
Ĉar la Eŭropa krizo de enmigrantoj la trafiko, ankaŭ en la trajnoj, ekde 2015 estas kontrolita, kontraŭe la Trakto de Schengen. Do nia trajno havis planitan atendon. Mi uzis ĝin por eliri la trajnon kaj promeni iomete en la vilaĝo. Tiam mi trovis tiun panelon kaj faris la foton.
Hasio / Rejnlando-Palatinato
La aktuala loko estas sur la nova aŭtostrada ponto Schiersteiner Brücke, kiu pontigas la riveron Rejno inter Visbadeno kaj Majenco.
Ĉi tie la Rejno estas la limo inter la Germanaj subŝtatoj Hasio kaj Rejnlando-Palatinato. Ŝtonpanelo kun la du blazonoj montras kie la limo estas. Mi ŝparas al vi la aspekton de aŭtostrado – vi povas vidi la verdan maldekstran bordon kaj la insulon Rettbergsaue. Ekde la tempo de Romia Imperio la Rejno ofte estis limo inter ŝtato, provincoj ktp. Ĉi tiam la aŭtaj transiruloj apenaŭ povas vidi ĉi tiun indikon de limo.
Germanio / Francio
La sekvajn bildojn mi fotis en Majo 2019, je la tago post la voĉdono por la Eŭropa parlamento – bonvolu ankaŭ legi mian afiŝon pri tio.
Tio estas la limo inter Francio kaj Germanio ĉe la Brême d’Or / Goldene Bremm – la apudaj urb(et)oj estas Forbach kaj Saarbrücken.
En la unua foto vi vidas trafikcirklon kaj industrian konstruaĵon. La industria konstruaĵo situas en Germanio, la trafikcirklo en Francio. Inter Saarbrücken kaj Forbach regulaj busoj iras – la buso en la foto ne ligas ambaŭ. Ĝi nur servas en Saarbrücken, sed ĝi uzas la trafikcirklo por turni.
La dua bildo estis fotata ĉe la Franca flanko, nur tri cent metrojn norde de la trafikcirklo. La domoj, la vojo kaj la herbejo situas en Francio – maldekstre, malantaŭ la barilo troviĝas la ĉefa tombejo de Saarbrücken. La tombejo ekzakte apudas la ŝtatan limon.
Ankaŭ la tria bildo estis fotata ĉe la Franca flanko, nur cent metrojn sude de la trafikcirklo. La ponto estas la ĉefa aŭtostrado A320 / A6. La limo estas la heĝo kaj la muro maldekstre en la foto.
Estonio / Rusio
En somero 2019 ni feriis ĉirkaŭ la Balta Maro: Latvio, Estonio, Svedio kaj Danio. De nia belega feria domo en Estonio estis “nur” 130 kilometrojn al la limo de Rusio. Do mi decidis iri al la urbo Narva. Tie la rivero Narva estas nuntempa, vera limo:
En la unuaj kvar fotoj vi vidas la ĉefa limpasejo inter Estonio kaj Rusio. La kvina foto montras la limo kelkajn cent metrojn sude de la ponto. Ĉio estis pacema tiun someran sabaton apud ambaŭ flankoj de la limrivero. Tamen estas klare videbla diferenco al la limo inter Francio kaj Germanio, pri kiu mi raportis supre. Jen estas feraj portoj kaj bariloj ĉe la limpasejo, kaj en la kvina foto vi povas vidi pikdratan barilon je la rusa flanko de la limo. Mi ne certas ĉu ĝi estas parto de la liminstalaĵoj, aŭ ĉu ĝi protektu ion ajn – norde de la ponto mi ne vidis tian barilon. Ankaŭ homoj estis apud la rusa bordo de la rivero – malpli ol apud la estona flanko, tamen ne nur kelkaj.
El Narva al la plej sudokcidenta loko de Eŭropo – la Cabo de São Vicente – vi nuntempe povas iri sen kontrolo de la pasporto. Tio estas proksimume 4.700 kilometroj kaj naŭ landoj. Tamen ankaŭ el la urbo Ivangorod je la rusa flanko de la rivero Narva al la urbo Vladivostok je la pacifika bordo ne estas ŝtata limo – tio estas proksimume 9.700 kilometroj. En tiu senco la limo je la rivero Narva estas la ununura vera limo sur unu ebla vojo inter la Atlantiko kaj la Pacifiko. Dankon al Guglaj mapoj:
Kio devos okazi, ke ni ankaŭ povas iri trans tiu rivero sen montri pasporton?
Akvodislimo de norda kaj suda Eŭropo
Tute alia tipo: Limo inter basenoj de riveroj.
Je la lasta semajnfino ni iris al parencoj en Frankonio. La aŭtona vetero estis bonege. Survoje ni preterpasis tiun lokon:
Tiu loko estas punkto sur la limo, kiu disigas la regionojn, el kiuj la riveroj Rejno kaj Danubo ricevas akvon.
Mi aldonis la bluan sagon – ĝi montras al la loko, kie mi estis.
Evidente, kutime tiaj limoj troviĝas laŭ la plej altaj lineoj de montaroj. La akvo fluas suben sur la flankoj de montaro al la valoj. Ofte la riveroj unuiĝas poste – tiukaze la akvo kunfluiĝas denove antaŭ ĝi fluas en maron. Tamen ĉe kelkaj lokoj, la riveroj fluas en malsamajn marojn. El la loko, kiu ni preterpasis dimanĉe, ili fluas en la Nordan Maron kaj en la Nigran Maron.
Arbara parto de la Pola-Germana landlimo
Preskaŭ unu jaro poste: Pro la kronvirusa krizo estis fermataj plimultoj de limoj en Eŭporo. Ankaŭ vojaĝoj estis tre limitataj dum la printempo de 2020. Nun, ni somerferias en la plej nordorienta parto de Germanio, nur malmultajn kilometrojn fore de la Pollando. Niaj gastigantoj konsilis al ni picojn, kiujn faras sabate malgranda restoracio en la vilaĝo Hintersee. De tiu vilaĝo nur estas du kilometrojn tra arbaro al la landlimo. Do mi biciklis tiujn du kilometrojn – pro la mola sablo mi ankaŭ devis puŝi iomete. Finfine tion mi vidis:
Je la vojo reen mi povis vidi la sekvantan limsignon, iomete ekster la arbo:
Mi ne transiris la limon hieraŭ – tamen tio estas tute permisata: 👍🇪🇺🇵🇱🇩🇪🇪🇺👍
Cetere, amiko, al kiu mi sendis unu de tiuj fotoj sen komento, demandis, ĉu tio estas je la limo al Danio aŭ al Aŭstrio. Ĝis tiam mi ne konsciis ke kvar de la naŭ najbaraj landoj de Germanio havas blankajn-ruĝajn flagojn:
🇪🇺
🇪🇺🇩🇰🇪🇺
🇪🇺🇩🇪🇵🇱🇪🇺
🇪🇺🇨🇭🇦🇹🇪🇺
🇪🇺
Ni planas ferii unu plian semajnon en Danio. Se mi sukcesos fari bonan foton je la limo, mi denove afiŝos ĉi tie.
La verda zono
La verda zono estas – preskaŭ finita – projekto laŭ la antaŭa limo inter okzidenta kja orienta Germanio. Tie, kie estis muroj kaj pikdrato ĝis 1989, nun estu bendo de naturo. Tiuj fotoj estis faritaj je la nuntempa limo inter Bavario kaj Turingio.
Apenaŭ imageblas, ke antaŭ 31 jaroj la rivereto – la Muschwitz – estis parto de unu de la plej garditaj limoj de la mondo, kun granda barilo ktp.
Unu plia observado – unu tago poste. Ni vizitis vilaĝon, kiu estis dividita tiam. Nun tie estas muzeo pri tiu tempo. Bonegas havi tiun muzeon tie. Tamen eĉ hodiaŭ – en la jaro 2020 – la plej granda movebla interreta provizanta firmao, la Telekom, havas Funkloch-on – retotruon tie. Germanio ne nur zorgu pri la pasinteco, sed ankaŭ pri la estonteco.
Atendu daŭrigon.