Same kiel multaj homoj mi ŝatas belecon. Ankaŭ same kiel multaj homoj mi malŝatas violenton kaj evidentajn mensogojn.
Jes, beleco por mi estas ankaŭ, eble precipe, virina beleco.
Mi kredas ke mi ne esceptas.
Tamen por mi ŝajnas ke en publikaj prezentoj violento estas akceptata pli facile ol virina beleco. Almenaŭ tio veras por eksplicitaj prezentoj. Ne problemas montri interbatadojn, torturojn aŭ eĉ mortigojn en filmo. Tamen scenoj de sekso estas cenzurataj, kelkfoje ankaŭ scenoj de simpla nudeco.
Certe, Fejsbuko reĝas tion idearon. Violentoj ne problemas, evidentaj mensogoj povas disdonati, eĉ tuj antaŭ gravaj voĉdonoj. Sed virina nuda beleco, aŭ nur simboligata nudeco, estas malpermesata. Eble vi legis pri tre konataj bildoj, kiujn Fejsbuko elpelis.
Sed ĉu vi scias ke Fejsbuko eĉ malpermesas la supran foton?
Mi scias ke tiu kriteko pri fejsbuko tre temas publike. Tamen Fejsbuko daŭre havas tro fortan potencon pri nia vivo, nia socio, sen vera ŝanĝo de ĝia agado. Mi ankaŭ scias ke Fejsbuko arpatenas Instagramo, kiun mi uzas – mi ne konsekvencas.
Ankaŭ interese se vi komprenas la germana: Hallo Mark, viel Spaß mit Deinen Erinnerungen auf Facebook 2018 | heise online