Kiam mi aĝis tridek jarojn, La Matrico estis la plej mojosa filmo. Legu ĉi tie pri la graveco de aferoj kiuj okazas ĝis tiu aĝo.
Nun mi spektis ĝin denove, unuafoje ekde multaj jaroj. En la kronvirusa epoko (ĉu ĉi tio jam valoras la vorton epoko?) scenoj povas nove komprenataj.
Certe, la monologo de Agento Smith al la kaptita Morfeo pri la homa speco ĉiam intensis socian kritikon:
Mi ŝatas disdoni ekscion kiun mi havis ĉeestante ĉi tie. Ĝi venis al mi kiam mi provis ordigi vian specion kaj eksciis ke vi apenaŭ estas mamuloj. Ĉiu mamulo instinkte evoluigas ekvilibron inter si kaj sia ĉirkaŭo. Tamen tiel vi homoj ne faras. Vi lokiĝas en regionon kaj obligas kaj obligas vin ĝis ĉiuj naturaj rimedoj estas foruzataj. La nura eblo por via transvivo estas disvastiĝi en alian regionon. Sur ĉi tiu planedo estas alia estulo kiu faras same. Ĉu vi scias kiu ĝi estas? Viruso. Homoj estas malsano. Kancero de ĉi tiu planedo. Vi estas plago. Kaj ni estas la kuracilo.
Mia traduko
Ĉi tio hodiaŭ ankoraŭ aplikas, eble pliege. Aliflanke, ni scias ke en la rakonto de la filmo agento Smith ne apartenas al altriusma specio kiu celas al la savo de la planedo. Do, ĉu ni havas realajn ekzemplojn? Iu ulo parolas pri problemoj kiujn ajn alia kaŭzas kaj sametempe rekomendas sin mem kiel solvo de tiuj problemoj. Kiom vi fidas al financa konsilisto, politikisto, advokato?
Tamen, kion ni nuntempe povas pensi pri tiu monologo de Morfeo al Neo tuj antaŭ li oferas la bluan kaj la ruĝan pilolojn?
Ĉu vi kredas al sorto, Neo?
Ne
Kial ne?
Mi malŝatas la ideon ke mi ne regu mian vivon.
Mi ekzakte konas tion al kio vi celas. Mi diru al vi kial vi estas ĉi tie. Vi estas ĉi tie ĉar vi scias ion. Kion vi scias, tion vi ne povas ekspliki. Tamen vi sentas tion. Vi sentis tion dumvive. Io malĝustas en la mondo. Vi ne scias kion, tamen tio ekzistas. Kiel splito en via menso, frenezigante vin. Estas tiu sento, kiu venigas vin al mi. Ĉu vi scias pri kio mi parolas?
Pri la matrico?
Ĉu vi volas scii, kio ĝi estas? La matrico estas ĉie. Ĝi tute ĉirkaŭas nin. Eĉ ĉi tiam en ĉi tiu ĉambro. Vi povas vidi ĝin rigardante el via fenestro aŭ ŝaltante vian televidilon. Vi povas senti ĝin irante al la laboro, irante al la preĝejo, pagante viajn impostojn. Ĝi estas la mondo surmetate sur via okuloj por blindigi vin de la vero.
Kia vero?
Ke vi estas sklavo. Kiel ĉiuj aliaj vi estis naskita kun katenoj, en malliberejon, kiun vi povas nek flari, nek gusti, nek tuŝi. Malliberejo por via menso. Bedaŭrinde maleblas priskribi la econ de la matrico. Vi mem devas vidi ĝin. Nun Morfeo oferas la du pilolojn. Tio estas via lasta ŝanco. Poste reveno maleblas. Se vi prenos la bluan pilolon, la rakonto finiĝos, vi vekiĝos kaj kredos tion, kion vi volas kredi. Se vi prenos la ruĝan pilolon, vi restos en mirlando kaj mi montros al vi kiel profunda la kunikla truo estas. Neo volas preni la ruĝan. Memoru, mi oferas nur la veron – nenion plu.
Mia traduko
En tiu ĉi monologo mi nun precipe aŭdas frazojn de konspiraj teoriuloj.
Io en la tuta mondo malĝustas, sentas strange, dumvive? Do, prenu tiun ruĝan pilolon, poste vi vidos…
Certe, de tempo al tempo la malnovaj veroj dubindas. Alikaze ni daŭrus kredi je plata, mondcentra tero.
Tamen, ĉu nur preni la ĝustan pilolon suficus? Ĉu ekkono povas falici? Aŭ ĉu kompreno postulas laboron, ŝviton, eraron kaj denove laboron?
Nur nekonkreta dubo ne suficu por preni ian pilolon de iu ulo, eĉ se li estas tiel mojosa kiel Morfeo*1.
Aŭ ĉu mi nur estas sklavo de maŝinoj, de la profunda ŝtato, de la vakcinmafio?
*1 Tamen kio se la mojosulino Triunua ankaŭ ĉeestas?