Unuan dimanĉon de Januaro mi piediris en la montaro Taunus kaj sekvis diversajn marŝvojojn. Mi trovis tiujn du vojsignojn, unu apud la alia, kiuj iel bildigas la nuntempan etoson.
La blua vojsigno montras la tre longan vojon E3, tra duono de Eŭropo, el Santiago en Hispanio al Nesebar en Bulgario. Tiu vojo estas pli longa ol 6.000 kilometrojn.
La supra ŝildo montras tre malnovan, lokan strangecon: La Rheingauer Gebück (bedaŭrinde, nenio artikolo en la esperanta vikipedio). Inter la 12 jarcento kaj la 18 jarcento tiu estis la remparo de limo de Rheingau. Tie nuntempe estas marŝvojo, signite per ĉi tiu ŝildo.
Mi kontemplis pri tiu paro, tiel proksime ili estas ĉe la arbo, sed tiajn malsamajn ideojn ili reprezentas: Unuflanke la vojo, sur kiu nun oni povas piediri tra 11 landoj sen prezenti pasporton. Aliflanke la remparo de limo de malgranda regiono.
Antaŭ 10 – 30 jaroj nur vojoj mojosis. En 1990 la Scorpions kantis pri la vento de ŝanĝo. Tiam nur kretenoj ŝategis murojn por gardi kontraŭ la vento de ŝanĝo. Ĉiuj ridis pri muruloj.
Lastatempe tio ŝanĝis. Nun pli kaj pli homoj rigardas murojn kiel unu, eble eĉ la plej bona solvo por multaj problemoj. Politikistoj eksaltas al tion vagonon. Muroj por protekto kontraŭ la vento de ŝanĝo denove estas diskutebla.
Ni vidos, ĉu, kiam kaj kie tiu tendenco denove inversiĝos.
Mi deziras ke la adeptoj de remparoj almenaŭ ekkonus ke muro de arboj kaj rubusoj plibelas ol muro de fero kaj betono. Sed kiam mi rigardas ties ĉefajn parolistojn, mi tre tre dubegas.
Por la adeptoj de vojoj mi povas aserti ke jam kelkaj muroj iĝis vojoj, sed vojo neniam iĝis muro. Ne nur la Rheingauer Gebück igis marŝvojo, ankaŭ la tuta pasinta remparo inter la ambaŭ Germanioj nun iĝas verda bendo.
Cetere: La E3 estis pli mallonga antaŭ kelkaj jaroj. Ĝi estis nomata “Atlantiko – Ardenoj – Bohemia Arbaro”. Ĝi estis plilongata el la Bohemia Arbaro ĝis la Nigra Maro post la fino de komunismo en meza kaj orienta Eŭropo. La plejparte de la signoj en la Taunus ankoraŭ indikas la malnovan nomon.
Mi nur trovis tri signojn kiu indikas la novan, tutan vojon. Mi ne hezitis memfoti kun nova signo – eble iam me piediros la tutan vojon E3.