La titolo de mia publika muziklisto je Spotify-o.
Mi kreis ĝin kiel mallongigo de mia malnova, “tuta” muzika listo dum 2019 por iam skribi pri ĝi ĉi tie. Mi kutimis aŭdi la tutan liston kiam mi ir-reiris al la oficejo – ĝis marto 2020.
Poste tri aferoj okazis:
- Mi ĉesis iri trajne aŭ buse. Al la oficejo mi iris nur malmultajn fojon kaj nur aŭte aŭ bicikle.
- Mi komencis aŭdi Muzaikon kiam mi survojis ien bicikle aŭ piede.
- Uzante privatan komputilon por laboro en la hejma oficejo mi eltrovis pliajn funkciojn de mia sporta brakhorlogo dum iuj telefonkonferencaĉoj – inter alie la funkcion kapaŭdile ludi Spotify-an muzikon. Do mi unufoje provis kuri kun muziko. Kaj ekde tiam faris tion ĉiufoje.
Julio 2025:
- Mi aldonis tri pliajn titolojn. Antaŭ kelkaj tagoj mi ordigis la titolojn de la “tuta” muzika listo, kaj tiokaze rememoris la muzikon de Silly el la malfrua orienta Germanio. Aŭ ĝuste, el la malfrua Germana Demokratia Respubliko, ĉar orienta Germanio certe plue ekzistas. La tekstoj surprize aktualas – ankaŭ, tamen ne nur, ĉar la loĝantaro de nuntempa orienta Germanio ŝajne tre deziras rehavi la ruiniĝintan landon. Legu sube miajn komentojn je tiuj titoloj.
- Kio plu okazis dum la lastaj kvin jaroj? Mi certe denove iras trajne kaj buse. Labori en hejmo ankoraŭ eblas, tamen nur malofte ol labori en oficejo. La muzikan funkcionon de la brakhorloĝo mi nur malofte uzas.

Por la limigata memorkapablo de la sporta brakhorlogo mi nur kopiis la liston Libereco kaj Amo al ĝi. Tiel Libereco kaj Amo iĝis mia pli ofta aŭdata Spotify-a listo. Nun mi pensas ke estas la momento skribi ĉi tie.
Malmultaj vortoj al la nocio libereco: Kelkaj uloj komprenas ĝin kiel rajto fari aŭ ne fari ion nur por ilia volo. Aliaj malamikoj de libereco diraĉis en pasinta orienta Germanio, ke libereco estas konscio de la neceso – kompreneble, la neceso de la fipotenculoj.
Klaras ke libereco ligas al respondeco. Tamen kiel? Kiu povas decidi? Ĉu ne ia tiu decido limigas, kontraŭas la bazan ideon de libereco? Ĉu ne plej bonus se ne necesus fari regulojn, leĝojn? Ĉi tie la diskuton komencu.
Post tiu enkonduko jen mia rilato al la kantoj:
- A-N-N-A; Freundeskreis: Odo al mia edzino Anna. Fakte mi donacis al ŝi tiun diskon mallonge post kiam ni ekkonis nin.
- Imagine; John Lennon: Imagu ĉiujn homojn pacvivantajn /… / Vi dirus mi revegas / sed sola mi ne estas / vi iam aliĝos mi esperas.
- Freiheit; Marius Müller-Westernhagen: Libereco. Tamen mi ne certas al kia libereco li ĉelas.
- Get up, Stand up; The Wailers: Gajni rajtojn postuals penon. Komplemento al ĉiuj rajtohavuloj: Sen peno, rajtoj malaperas.
- Leningrad; Billy Joel: Perdita espero? Trompita fido?
- Don’t give up; Peter Gabriel: Ne rezigni iam malfacilas kaj bezonas subtenon.
- Miss Sarajevo; Passengers, Luciano Pavarotti: Beleco subtenu esperon.
- Biko; Simple Minds: Grandioza memorigo al batalantoj por libereco.
- 7 Seconds; Youssou N’Dour, Neneh Cherry: Kiam infano estas naskita en ĉi mondon, ri ne havas nocion de la haŭtkoloro en kiu ri vivos.
- Eternan Lumon; Jonny M, Tone: Revo estas nur revo se oni sole deziras / Pro tio vi kaj mi fervore ĉimomente aspiras / Al pli bona mondo, plaĉa, supera / Harmonia, admirinda, plezuriga, prospera
- I Want To Break Free; Queen: Faru!
- My Hometown; Bruce Springsteen: Kie estas via hejmurbo? Tie, kie vi kreskis? Tie, kie vi havas honestan ŝancon vivi libere?
- Al la Liberec’; Jonny M: Mi sopiras!
- Walking in My Shoes; Depeche Mode: Saluto al ĉiuj kritikaĉuloj.
- Hello, Goodbye; The Beatles: Kiom ofte oni diri Saluton al adiaŭuloj?
- Belfast Child; Simple Minds: Pri la – verŝajne – plej tragika konflikto en okcidenta Eŭropo post la dua mondmilito.
- Both Sides Of The Story; Phil Collins: Ni ĉiam aŭskultu ambaŭ flankojn de la afero. Teorie facilas, praktike malfacilas.
- Bonvenon; Jonny M, JoMo: Apartenas al la kategorio malebla tamen bela iluzio.
- This is Your Land; Simple Minds: Tio estas via tero, Zorgu pri ĝi.
- Brothers in Arms; Dire Straits: La gitaro grandiozas. Komence mi nur komprenis la ĉefan frazon pri la fratoj en batalo. Nur en la lasta frazo klariĝas ke ne nur temas pri la propraj fratoj: Sed skribitas en la stellumo / Kaj ĉiu linio de via mano / Ni estas ŝtultuloj militi / Al niaj fratoj en batalo.
- Mandela Day; Simple Minds: Post dudek sep jaroj en la malliberejo Nelson Mandela pretis fari pacon kun la malamikoj. Li fariĝis prezidanto kaj plenumis sian pacan promeson. Nur malmultaj homoj kapablas batali por libereco kaj realigi ĝin.
- Eldorado; Udo Lindenberg: Orientgermanaj adoleskantoj de la okdekaj jaroj…
- Horizont; Udo Lindenberg: …dumvive aŭdas na Udo Lindenberg.
- Sie ist weg; Die Fantastischen Vier: Mi nur estis memogirita al tiu kiam mia plej maljuna filino aŭdis la kanton dum aŭtiro.
- Hey Hey Rise Up (featering Andriy Khlyvnyuk); Pink Floyd, Andriy Khlyvnyuk: Aldonaĵo en Aprilo 2022 por ne forgesu kiu defendas Eŭropan liberecon
- Verlorene Kinder; Silly: Al la varmaj landoj ili deziras eskapi, la perditaj infanoj en la stratoj de Berlino. Silly publikis la muzikalbumon komence de la jaro 1989 kaj nomis ĝin Februaro – la lasta monato de vintro. Kaj fakte, malmultaj monatoj poste la longa vintro de komunismo finiĝis, almenaŭ en Eŭropo. Ĉu la nuntempaj orientgermanoj ne memoras la mizeron de malfrua GDR, kiam ili hodiaŭ voĉdonas komunistojn aŭ faŝistojn?
- Dein Cabaret ist tot; Silly: Ĉiama, klasika temo: La kritikanto fariĝas parto de sistemo.
- Paradiesvögel; Silly: Paradizbirdojn oni ne kaptas. Ili bezonas la ĉielon tute, parto estas tro malgranda.
La plejparto estas en minora. Kial? Ĉu mi estas melankolia? De tempo al tempo. Mi certigas ke la tuta listo estas pli maĵora.