Hodiaŭ mi denove pendigis unu grandan flavan ŝtelon kaj unu ĉenon de malgrandaj ruĝaj ŝteloj antaŭ nia domo. Estas nia kutimo por la advento kaj kristnasko. Dekstre la hodiaŭa foto de la resulto.
Mi ĉiam ĝojis pendigi la ŝtelojn fine de novembro kaj malpendigi ilin komence de januaro, eĉ lastan jaron.
Klaras, ĉi tio estas cikla ŝanĝo. Mi jen sekvas la sezonojn. La sezonoj estas unu de du plej gravaj cikloj por ĉiutaga vivo. La alia kompreneble estas la ŝanĝo inter tago kaj nokto.
La ŝanĝo inter tago kaj nokto decidas al ni pri maldormo kaj dormo. Ekzistas granda konsento ke daŭre devii de tiu ritmo estas malsana. Tial oni eĉ pli estimu homoj kiuj laboras nokte ĉar tio estas bezonata, ekzemple flegistoj kaj kuracistoj.
La ŝanĝo de sezonoj iom malpli devigas nin. En la nordaj kaj sudaj mondregionoj la sezonoj ĉefe ŝanĝas la temperaturon kaj la longon de la tagoj. Cirkaŭ la ekvatoro la sezonoj ĉefe alternas inter sekaj kaj pluvaj sezonoj.
Evoluo iel kontraŭas ciklajn ŝanĝojn. Sukcesa evoluo eterne ŝanĝu la situacion – la antaŭa stato ne revenu. Nuntempe – almenaŭ en okcidentaj landoj – tio estas la pli grava koncepto de ŝanĝo. Aferoj estu pli bonaj post ia ŝanĝo. Tia progreso estas la celo de politiko, de civilaj movadoj ktp. Malgraŭ celoj plejofte malsamas, preskaŭ ĉiuj havas ian celon, kiu ŝanĝu ion. Kelkfoje la celo estas preventi ian malbonon – p.e. la klimatŝanĝon. Aŭ prepari al ia supozata malbono – p.e. al la fino de la mondo, al la alveno de la inferno. Ankaŭ tiuj aferoj baziĝas sur kredo al ia malcikla evoluo.
En la pasinteco homoj ofte kredis ĉefe al ciklaj ŝanĝoj. Por ekzemple la Majaoj kredis tiel. Certe aliaj popoloj faris tiel ankaŭ. Iasence, multaj novigoj de la homaro helpis nin pli kaj pli sendependiĝi de la devigo de la naturo – kaj sekve ankaŭ de la cikloj de la naturo. Hodiaŭ nur la devo dormi laŭ la taga ciklo restas. Por la plejparto de la homoj la forto de la sezonoj ne absolute devigas la vivon.
Do, hodiaŭaj sociaj, ekomonikaj, teknikaj, politikaj ktp aferoj ĉefe baziĝas sur kredo al malciklaj ŝanĝoj. Preskaŭ ĉiuj tiaj aferoj celas al ŝanĝi ion daŭre, aŭ malebiligi ian malbonon. Iasence, tio ankaŭ veras por armilaj evoluoj: Ankaŭ ili celas al daŭra ŝanĝo de milita forto kontraŭ iu alia.
Aliflanke, ciklaj aĵoj nuntempe ofte nur konsistas el religaj aŭ kutimaj aferoj – por ekzemple mia ĉiujara pendigo de la adventaj ŝteloj. Kultivi plantojn estas esceptoj.
Kontraŭ la cikla eco de advento kaj kristnasko ĉijare mi unuafoje ne tiel antaŭĝojas ilin. Kompreneble, pro la ripetata kronvirusa krizo. Lastan jaron almenaŭ estis espero ke ĝi finiĝos baldaŭ. Kvankam estis kelkaj malfacilaĵoj kaj ĉagrenaĵoj intertempe, ni nun havas la rimedon fini ĉi tiun krizon. Kiam mi skribis miajn afiŝojn dum la lasta Decembro kaj Majo mi ne povis imagi tiajn aĉojn: Multaj ŝtultuloj kaj multaj ŝtultaĵoj ripetas la krizon malgraŭ vakcinoj abundas.
Mi certas ke tio estas ofta sperto ĉitage: La alikaze belaj ciklaj kutimoj ne ĝojigas.
Ironie, nur estas tiel ĉar novigo, civila(!) novigo – la vakcinado – estas maluzata.
Jes, ja, verŝajne tiaj aferoj okazas de tempo al tempo. Kaoso rezultas de ia fuŝita uzado de grandiosa afero. Tamen ĉi tiam estas vere grandskala ekzemplo.
Aliflanke, el kaoso ofte novigoj ekestas. Do, ĉu grandskala kaoso el grandskala fuŝado ĉi jare – kaj grandskala, evolua ŝanĝo venontajn jarojn?
Nun aŭtono finiĝas, vintro alvenas. Tamen post tri, kvar monatoj printempo ekos. Tion certigas la eterna ciklo de sezonoj.
Ĉu cikla ŝanĝo kiel motoro por evoluo. Kial ne?
Ĉu vi jam eksciis pri la mirinda kreado de bela internacia lingvo pro travitaj cikloj de nacia violento pere de unu Doktoro Esperanto?
Plaĉas al mi ĉi tiu eta teksto.
Homoj ofte timas evoluon, ni prekaŭ timas ke post vintro printempo ne alvenas; per la religiaj festoj, ni festas ankaŭ la sezonan ciklon.
Oni timas ke post la pandemio, estos ĉiam pandemio, ke post la klimatŝanĝo estos katastrofoj. Tamen kiel Doktoro Esperanto ni esperas, kaj samtempe ni devas labori kaj strebi por pli bona mondo.