Antaŭ dudek kvar tagoj mi skribis pri la bizara traduko de la subtitolo de la duolinga aplikaĵo.
Nun tiu subtitolo estas ŝanĝita:
Unue mi ĝojas ke nun germanlingva aplikaĵo de Duolingo havas bonan subtitolon.
Due mi demandas al mi, ĉu mia afiŝo iel kaŭzis la ŝanĝon. Ĉu iu legis ĝin kaj kontaktis la faristojn de Duolingo kaj diris al ili pri la bizara traduko?
Ĉu mi nun estas influisto?
Miaj gefiloj opinias tre klare pri mi esti influisto: Ili nur ridetas lace kaj demandas al mi, kiom da abonuloj mi havas je la instragramo.