Mi jam skribis pri mian malŝaton de fejsbuko: Au-beleco-au-violento. Mi neniam povis akcepti – kaj longan tempon ne povas imagi – ke unu ulo, unu firmao povas sukcese krei fermitan cifran spacegon ekster la libera interreto. Ĉu la baza ideo de la interreto ne estis ĝia libereco?
Mi tute sciis ke instagramo apartenas al fejsbuko. Ĉar la komerca modelo de instagramo ne estas tiel malsana kiel tiu de fejsbuko, mi iel povis pravigi mian uzadon.
Tamen ne plu. Dum la lastaj semajnoj iĝis tre klara, ke la caro de fejsbuko pretas fari ĉion, kunlabori kun ĉiu por fari eĉ pli da mono, por amasigi pli da potenco. Pro la manko de propra konscienco, aliaj homoj devas halti lin. Ĝis nun ne registraro, ne juĝisto kapablis.
Do, estas nur unu potenco, kiu kapablas: Ni ĉiuj. Kiam – iam – neniu uzos la servicojn per kiu Fejsbuko vendas varbadon, firmaoj ne pagos, fejsbuko ne enspezos monon.
Ĉimonate mi translokigos miajn fotojn el instagramo al tumblr kaj afiŝos unu lastan memeon. Estas iom da laboro – fejsbuko scias kiel malfaciligi tion. Kaj mi skribos al la faristo de mia plej ŝatata fluo: Mojosaj mapoj ĉiutage. Eble li afiŝos siajn mojosajn mapojn ankaŭ aliloke, ne nur per instagramo.
Ĝenerala ĉagreneco estas ke la trian gravan oferton de fejsbuko – vacapon – oni apenaŭ povas eviti. Kvankam telegramo estas pli ol mojosa, tro malmulte homoj uzas ĝin – aŭ iun da multaj aliaj tujmesaĝiloj. Almenaŭ per vacapo varbado ne estas vendata. Do fejsbuko nur povas uzi la datumojn de kontaktoj kiujn ĝi kolektas de la uzantoj.
Se vi volas legi bonan resumon pri la nuntempa fistato de fejsbuko mi rekomendas tiun anglalingvan artikolon: Facebook is out of control. If it were a country it would be North Korea.
Ankaŭ tre rekomindinda estas tiu parolo de Sascha Baron Cohen.
Cetere mi opinias ke fejsbuko estu detruita.