Post du jaroj de rekta rusia milito precipe kontraŭ la homoj en Ukrainio, pli ĝenerale kontraŭ la ideo de Eŭropo, kaj plej ĝenerale kontraŭ la ideo de unu homaro, Eŭropo serioze ne nur pensu pri tamen ankaŭ agu por sia estonteco. Nenio dubo restas pri la fino de la post-malvarmmilita-epoko. Tio ne nur estas aserto…
Interrompa voketo
Ĉi semajne terkulturistoj manifestaciis en tuta Germanio. Lundan matenon mi aŭdis la Visbadenan manifestacion en mia domo tra la fermita fenestro. Supraĵe la kialo estis la plano de estraro plialtigi la impostojn je dizeloleo kaj je veturiloj por uzado de terkulturistoj. Vidate el la alia flanko, nur temis pri redukti la avantaĝon por impostoj, kiujn…
Pensu antaŭ malpermesi
Tiun ŝildon mi vidis lastatempe en nia ĉirkauaĵo: Trairo nur por luprenantoj de la domaro. Honeste, ĉu nur luprenantoj rajtas trairi? Ni preterlasu la diskuton ĉu nur la subskribintoj de lukontraktoj aŭ ankaŭ iliaj kunloĝantoj estas celataj. Tamen certe la vorto luprenanto ne inkludas p.e. gastojn. Do gastoj ne rajtas trairi kaj konsekvence ne kapablas…
La blogo aĝas kvin jarojn
Mi ekpreparis ĉi tiun blogon komencon de Novembro 2018. La unuan afiŝon mi publikis 18-an Novembron, 70 sekvis ĝis Majo 2022. Mi ĉefe celas al personaj spertoj. Ĉar jam abundas politikaj blogoj mi precipe malvolas fokusiĝi al rekte politikaj temoj; politikaj temoj almenaŭ devas havi ian personan rilaton. Tio sukcesis – miaopinie – ĝis antaŭ…
Tri monatoj poste
Tri monatoj bruta milito, ega sufero, multaj mortintoj, grandskala detruado Nova, eksmoda tempo – novaj, eksmodaj herooj Kvankam post 1990 mi neniam konsideris, ke ni ne plu bezonas armeon, mi ankaŭ ne vidis soldatojn kiel herooj, kiel ebliguloj de la estonteco. Nun la supra memeo esprimas mian aktualan humoron. La milito ankoraŭ ne finiĝis*. Do…
Sen vortoj
Fino de epoko
Ni vidas ĉi tage la fino de la post-malvarmmilita epoko. La fino okazos sendepende ĉu la rusa estraro komencos militon al Ukraino aŭ ne. Tia forta provo de elpremo, kiun ni vidas ĉi tiam, estas nereenirebla sojlo. Antaŭ tridek jaroj oni povas esperi ke homaro – respektante ĉion de siaj malsamilecoj – paŝo post paŝo…
Ŝanĝoj – cikloj kaj evoluoj?
Hodiaŭ mi denove pendigis unu grandan flavan ŝtelon kaj unu ĉenon de malgrandaj ruĝaj ŝteloj antaŭ nia domo. Estas nia kutimo por la advento kaj kristnasko. Dekstre la hodiaŭa foto de la resulto. Mi ĉiam ĝojis pendigi la ŝtelojn fine de novembro kaj malpendigi ilin komence de januaro, eĉ lastan jaron. Klaras, ĉi tio estas…
Ĉu ĉi tiu blogo kontraŭleĝas?
Hieraŭ mi hazarde eksciis, ke en Germanio privata, nekomerca blogo kiel mia devas enhavi Impresso-n. Tio ĉefe estas informoj pri nomo kaj adreso de la respondulo. La leĝo estas la Medienstaatsvertrag – jen la ligilo al la publikigo de la hesia oficejo por amaskomunikiloj (Hessische Landesanstalt für privaten Rundfunk und neue Medien). En Germanio amaskomunikilojn…
Surpriza beleco – herbejo de sovaĝaj papavetoj
Tian amason da papavetoj mi ne atendis. Lastan jaron sur tiu kampo kelkaj papavetoj kreskis. Tiam la farmisto kulturis grenojn tie. Ĉijare ne grenoj estis semitaj sur tiu kampo – herbejo evoluis. Krome de ĝia beleco – de la sola planto kaj de la rigardo al amaso – al papavetoj diversaj simboloj estas atribuitaj. La…
Nifoj – mi fotis unu!!
Ne Identigitaj Flugantaj Objektoj estas multe priparolataj ĉi tiam – mi celas diri, eĉ pli ol priparolata antaŭe. La kialo estas la delonge anoncita raporto de la usona estraro pri Nifoj en la spaco supra Usono. Jen du fontoj en seriozaj angllingva kaj germanlingva amaskumunikiloj. Feliĉe kaj fiere mi povas kontribui novan pruvantan foton al…
La komenco de la fino – aŭ senfina afero?
Mi esperas la unuan. Ĵaŭdon de la lasta semajno mi ricevis la unuan vikcinadon kontraŭ la kronviruso. Mi decidis por la vakcino de AstraZeneca – tial jam nun. Iel la vakcinado de AstraZeneca havas malbonan reputacion en Germanio. Tial por ĝi ne plu estas prioritato por pli maljunuloj aŭ por laboristoj de pli gravaj profesioj….
Senglaciiĝis riveroj kaj rojoj
Senglaciiĝis riveroj kaj rojoj Pro la milda, viviga printempa prosper’ Tiel komencas la – eble – plej konata germanlingva odo al la printempo: La Paska Promeno el Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe – ĉi tie la traduko de Karl Schulze. Depende de la konkreta dato de pasko kaj depende de la loko en Germanio,…
Prokrastata espero – aŭ de kie la Visbadena policeto malpermesas foti
Tiu afiŝo povus havi diversajn aliajn titolojn, ekzemple: La tempo de la administracio – kaj ĝiaj ekscesoj Atentu la fotantajn civitanojn Ĝenerala nervozeco kaj la perdo de la proporcio Libereco mortas pece Hodiaŭ mi hazarde pasis apud la Visbadena centro por kronvirusa vakcinado. Mi afiŝis pri ĝi komencon de Decembro. Nun mi denove vidis ĝin…
Sunleviĝo, sunsubiro
Ĉiu, kiu vivas en norda aŭ suda lando scias ke la daŭro de tagoj dependas de la sezonoj. Dum somero tagoj estas longaj, dum vintro mallongaj. Inter la 21a de Junio – en la nordo la plej longa tago – kaj la 21a de Decembro – en la nordo la plej mallonga tago – la…
Koleriĝo kaj Espero
Komence la espero: La loko por vakcinado en Visbadeno ŝajnas esti preta. Ankoraŭ mankas la licenco por la vakcino. Ni esperu ke tio estas afero de kelkaj tagoj, ne monatoj. Mi – mezaĝe kaj nun laborante en la hejma oficejo – verŝajne devos atendi kelkajn montajn. Pri tio mi ne koleras – flegistoj, kuracistoj kaj…
Ĉu neniam malŝparu bonan ŝancon?
La ŝanco: La monda spektantaro okupas pri kronvirusa krizo kaj pri la fino de Donald Trump kiel usona prezidanto. La polico en Vieno fuŝas sekvi indicojn de la slovakaj kolegoj pri konata teroristo. Tiu teroristo faras teruran atencon. Kion faru? Prenu ĉi tion kaj finu la interretan sekurecon nome de la sekureco. La fidindaj eŭropaj…
Balotleĝoj, mia genealogio kaj frua angla-germana kunmetitaĵo
Ĉisemajne unu granda balotado dominas la novaĵojn, kaj leĝaj disputoj pri tiu certe dominos la sekvajn semajnojn. Samtempe homoj en Belarusio daŭras protesti kontraŭ ŝtelita balotado. En la “okcidentaj” landoj ni kutimis al justaj balotadoj tiel multe ke ni ne plu povas (volas?) imagi la kontraŭon – ĝis iu aĉulo provas fuŝi aŭ ŝteli –…
La Matricon (de)nove spektis
Kiam mi aĝis tridek jarojn, La Matrico estis la plej mojosa filmo. Legu ĉi tie pri la graveco de aferoj kiuj okazas ĝis tiu aĝo. Nun mi spektis ĝin denove, unuafoje ekde multaj jaroj. En la kronvirusa epoko (ĉu ĉi tio jam valoras la vorton epoko?) scenoj povas nove komprenataj. Certe, la monologo de Agento…
La nova elektra biciklo kaj la ŝipo Esperanto
Malmultajn tagojn antaŭ la kronvirusa fermeco en Marto mia edzino kaj mi aĉetis elektran biciklon. Mi pensis pri tio kelkajn monatojn antaŭe: Eble ĉar mi oldas, tamen mi pensis kaj ankoraŭ pensas ke elektra biciklo povas esti bonega alternativo al aŭto. Se oni volas nelibertempe iri ien dek kilometrojn fore, eble ia monteto survoje: Kiu…
Ĉu mi iĝis riĉega? Aŭ nur malinteligenta varbado?
Mi jam skribis pri inteligenta varbado. Nun tiu nova ekzemplo surprizis min: Pri la suba surskribo mi provas eviti komenton, kvankam ŝajnas valorema pro ĝia strangeco: La NSA volas ke ni laboras sekure el la hejmo. mdr. La varbado kaptis mian atenton. Kial oni prezentas al mi varbado por Costa Blanca Design Villas – Luxury…
Mi nun fermas mian konton je instagramo
Mi jam skribis pri mian malŝaton de fejsbuko: Au-beleco-au-violento. Mi neniam povis akcepti – kaj longan tempon ne povas imagi – ke unu ulo, unu firmao povas sukcese krei fermitan cifran spacegon ekster la libera interreto. Ĉu la baza ideo de la interreto ne estis ĝia libereco? Mi tute sciis ke instagramo apartenas al fejsbuko….
Kronvirusaj remalfermatoj kaj daŭrantaj aferoj
Mia plej ŝatata loko proksimume de Visbadeno denove malfermis. Estas la Hallgarter Zange en la Rheingau. Kiel ĉiuj renkontiĝejoj ĝi estis fermata ekde Marto. Lastsemajnon mi retumis al ĝia retejo – kiu tiam estis neatingebla. Do mi suspektis ke la loko iĝus ekonomika viktimo de la kronvirusaj fermitoj. Hieraŭ vesperon mi provis denove, kaj la…
Mantuka tago – aŭ kial mi ne interesiĝas por aŭtoj
Hodiaŭ estas la mantuka tago. Ni memoru la gravan aŭtoron Douglas Adams. Krom lia plej konata verko – la petveturista gvidlibro pri la galaksio – kaj iom da aliaj verkoj, li ankaŭ skribis artikolojn kaj eseojn. Unu penso el tiuj, kiun mi tre ŝatas, estas tiu: Mi supozas, ke antaŭaj generacioj travivis ĉagrenojn kaj ŝvitadojn…
La beleco kaj forteco de la naturo
Lastan jaron mi skribis pri la beleco de la printempo kiam la magnolioj floris. Ĉi jare, je la fino de la marto, ni denove rimarkis la florantajn magnoliojn. Tamen mi estis tro okupata pri la kronvirusa situacio, do mi apenaŭ ĝojis pri ili. Nun, sep semajnoj poste, la printempo preskaŭ finiĝas. Ĝi ankoraû belas. Pasintan…
Dum la krizo ni iĝas pli akra versio de ni mem
Multe estas skribata nuntempe rilate al la kronviruso kaj al la konsekvencoj de socio. Komprenble ankaŭ la plejparto de tio, kion mi nun legas, temas pri tio. Unu titolo kaptis mian atenton kelkajn tagojn antaŭe mi ja legis la artikolon. https://www.zeit.de/zeit-magazin/leben/2020-03/coronavirus-empathie-angst-humor-sorge-gesundheit – bedaŭrinde necesas esti abonento por legi ĝin. La plej bona parto de la…
Soleni la liberan demokration dum severa tempo
Dum severa tempo malfacilas memori adekvate neaktualajn aferojn. Tial hodiaŭ mi volas memorigi, ke antaŭ tridek jaroj – je la 18a de marto 1990 – la unua demokratia balotado en la tiama orienta Germanio okazis. Dum la naŭdekaj jaroj en multaj landoj unuaj liberaj elektadoj okazis – almenaŭ unuaj post longa tempo. Certe, multaj revoj…
Ni preparu, ne paniku – kaj eble lernos
Teorie estas klara diferenco inter preparo kaj paniko: Preparo okazas antaŭ danĝera evento Preparo povas malhelpi panikon: Se homoj preparintas, ili ne bezonas agi sensence aŭ nepripensite – la danĝera evento plimaldanĝeriĝas. Evidente, homoj ofte malkonsentas pri konkreta rimedo: Ĉu ĝi estas preparo aŭ paniko. Ĝenerale, nur estas tre mallarĝa zono inter preparo kaj paniko….
Darmŝtato en Hesio
Nomoj de urboj aŭ regionoj ofte havas pluajn uzadojn. Kutime ekzistas ia rilato al la afero, kiu estas nomata kiel la urbo aŭ regiono. Eble la plej ofta uzado estas por manĝaĵoj: Viena kotleto, Frankfurta kolbaseto, Brusela brasiko, Ĉampanvino ktp. Mi ne certas ĉu la Hamburgero iel rilatas al Hamburgo. Ankaŭ medicinaj aŭ ekonomikaj aferoj…
Trajna vojaĝo al Milano – mi raportos aktuale
La unua kaj duono – finfine mi alvenis en Visbadeno. La du lastajn kilometrojn mi iras per taksio. Bonan nokton al ĉiuj. Meznokto kaj duono – mi ĵus alvenis en Frankfurto. La sekva trajno estos urbtrajno (S-Bahn) al Visbadeno. Antaŭ tri kvaronoj – en Mannheim-o – la Deutsche Bahn unue anoncis ke mia trajno atendus…
Bonaj novaj klientoj – malbonaj malnovaj klientoj
Tiu afiŝo apartenas al la grupo: Konite, tamen fascinas vidi tion reale kaj persone. Lastatempe mi ricevis tiun leteron de la banko 1822direkt – filio de Frankfurter Sparkasse. Ni scias, pro la fino de interesoj bankoj havas problemojn enspezi monon por kovri iliajn klopodojn. Do ili provas preni pli altajn kotizojn ol antaŭe. Ĉi tie…
Ĉi tiu blogo aĝas unu jaron
Post dekdu monatoj estas tempo por mallonga resumo kaj retrospektiva rigardo: La retejo nun havas naŭ abonantojn, kaj tri komentojn.Tamen mi ne realigis teĥnikon, kiu sendas retmesaĝojn al la abonantoj kiam mi publikas novan afiŝon. Du legantoj aliĝis al la telegrama grupo, sed ne estas diskuto tie. La speciala retpaĝo Limoj, Vojoj, Pontoj nun temas…
Munkeno 1938?
Ĉu tiuj similas? Pence and Erdoğan agree on ceasefire plan to allow Kurdish withdrawal Munkena interkonsento Ĉu ni vere denove loĝas en mondo en kiu la estraro de unu lando permesas la estraron de iu dua lando ke ĝi rajtas okupi parton de tria lando? Grandanime donas al la soldatoj en tiu parto cent dudek…
Lando kaj ŝtato – malkonfuzo devus esti simple
Mi nun risku ke vi taksas min kiel aroganta aĉulo. Tamen: Almenaŭ homoj kun meza eduko devus kapabli distingi la nociojn lando kaj ŝtato. Tre tre simpligite: Lando enhavas la homojn, la pejzaĝojn, la urbojn, la vilaĝojn ktp: La tutan socion kaj naturon. Ŝtato estas la sistemo de la administracio kaj de la potenco. Do,…
Kiu foto estas falsado?
Lastatempe nova panelo estis starigata en la ĉefstacio de Visbadeno. Ĝi multlingve bonvenigas vojaĝantojn al la urbo. Tio estas bonega noveco en urbo, kiu ne ŝanĝiĝas ĉiutage. Nu, divenu: Ĉu la panelo bonvenigas esperante? Kiu de la du fotoj estas aŭtenta, kiu estas falsa? Malfeliĉe, la reala panelo ne bonvenigas esperante. Do, kion faras? Ĉu…
Varbado per inteligentaj algoritmoj – vere?
Mi ferias en Portugalio, legas novaĵojn en la kromprogramo de la BBC per mia poŝtelefono, kiu estas konektata al la interreto per loka sendrata interreto… ..kaj iu al mi montras ĉi tiun reklamon: Kiom da jaroj vi havos? Malkovru tuj – La Germanaj asekuroj. Sendube, tiu iu estas algoritmo de Guglo. Guglo povas scii preskaŭ…
Kiel mia limrigardismo iĝis malgranda aventuro – kaj leciono
Jen mia lasta afiŝo kiu ĉirkaŭas la pasintan ferion – mi promesu. Kiel vi eble rimarkis, mi havas intereson pri limoj: pasintaj kaj nuntempaj, nevideblaj kaj videblaj, gravaj kaj malgravaj. Limo ofte ja ne nur estas fino de io, tamen ankaŭ komenco de io alia. Ĉar la plej apuda “vera” limo de mia hejmo estas…
Kiu faras bonege tro longe, forgesas zorgi por la estonteco
Tio estas tre malnova saĝeco, nun ni povas vidi denove ke ĝi veras. Jes, tio estas pri Germanio. Mia infanoj ne memoras ke antaŭ dek kvin jaroj Germanio estas la plej problema lando de Eŭropo ekonomike: Tre alta senlaboreco, grandaj deficitoj de la ŝtato, subŝtatoj kaj socialaj asekuroj ktp. Ĝenerale estis vasta pesimismo. En la…
Mi estu lumo, se Skotio vokontus!
Tion Alyn Smith postulis je la fino de sia mandato en la Eŭropa Parlamento: Lasu lumon por Skotio povos trovi ĝian vojon hejmen – por la okazo ke ĝi rajtos reveni al la Eŭropa familio de popoloj. Ni scias ke politiko en Eŭropa Unio povas esti kompleksa. Tie kutime estas diversaj interesoj, multaj ludantoj. Do,…
Diversaj pramŝipiroj
En la jaroj 2017 kaj 2018 ni iris al niaj someraj ferioj pramŝipe, al kaj en Skotio. Iri pramŝipe (kaj aŭte) donas bonan senton de distancoj. Por ekzample, nia iro hejmen en 2017 komencis en Campbeltown frumatene per ŝipo al Ardrossan. El tie ni iris aŭte al Newcastle. Vespere ni eniris pramon al Amsterdamo, kie…
Neniu afiŝo kvin semajnojn – kio okazis ekde Majo?
Nu, ĉefe mi tre okupatis: En la oficejo multaj agoj devis farataj antaŭ la ferio. Private diversaj aferoj ankaŭ demandis tempon. Kutime en Junio (same en Septembro) festoj okazadas. Do ĉijare ni iris al la urbeto Coburg kaj al Lepsiko por tiaj festoj. Cetere ni gastigis interŝanĝan lernanton el Britio kaj mian bopatron. Krome, je…
Ĉe la Franca-Germana limo je la tago post la voĉdono por la Eŭropa parlamento
Koincide mi devis iri al Saarbrücken pasintan lundon. Do, kiam mi planis la vojaĝo antaŭ kelkaj semajnoj, mi decidis ke mi iru trajne unu horon pli frua ol estis necese por la profesia kialo de la vojaĝo. Do mi havis iom tempon por iri buse al Goldene Bremm / Brême d’Or. Bonvolu ankaŭ legi mian…
AKK AŬSKULTU: SUFIĈAS!
La CDU estas granda malnova Germana partio. Ĝi decidis la plejmulton da gravaj aferoj post la dua mondmilito: Pri la sociala liberala ekonomiko, pri la integriĝo en la okcidenton – inkluzive membreco en la NATO kaj la fondeco de EKKŜ, kiu poste evuliĝis al la EU – pri la unuigeco de la du Germanioj en…
La nefinia plendado de orientaj Germanoj – kial?
Tiu je la komenco: Mi kreskis en Orienta Germanio – en la Germana Demokrata Respubliko. Do oni ne respondu al mi per nomi min iel kiel “Plibonokcidentulo” – la plej ŝatata sintagmo por malpermesi tiun temon. Nu, bonvolu vidi la du afiŝojn de mojosaj mapoj ĉiutage. En la unua, vidu precipe la unuan kaj trian…
Mia nova biciklo kun nova fermilo – ĉu ĝi nun estas sufiĉe sekura?
Ĉe la sama loko mi parkumis mian antaŭan biciklon lastatempe. Kiam mi revenis vesperon de la sama tago, ĝi estis ŝtelata. Tiun tagon ne estis la unua fojo kiam mi parkumis ĝin tie. Do mi estis tre surprizata, ke ĝi ne plu estis tie. Evidente la fermilo estis tro malforta. Je la sekva sabato mi…
Arto en arba dormeto por duopo
En marto ni feriis dum semajfino en arba domo en norda Hasio, sen la gefiloj. Do ni elektis la sola arba domo por du personoj, la arbdomsfero (mi tre ŝatas ke Esperantaj vortoj povas kombinataj kiel Germanaj). Ĉiuj aliaj domoj tie estas por familio. Certe, ĉiu domo devas havi arton, do tiu ankaŭ havas. Estas…
Similaspektulo de ĉefa Brelirulo volas iĝi estro de Visbadeno
La tempo antaŭ voĉdono estas tempo de grandaj kaj ĉieestaj reklampaneloj: Ridetaj vizaĝoj kun mallongaj frazoj. Je la 26a Majo, samtempe kiel la voĉdono por la Eŭropa Parlamento, la nova estro de Visbadeno estos balotata. Do ĉi tiam ni havas tre tre tre tre ĝeneralegajn afiŝojn por la Eŭropa voĉdono kaj kelkaj specialaj por la…
Nova ĉagrena strangeco: La fino de klasika ĝinzo kaj kiel mi esperas transvivi
Helpu min! Ŝajnas ke mi tre oldas. Antaŭ du jaroj ne problemis aĉeti klasikan ĝinzon por somero. Klasika signifas 100% de kotono: N E S T R E Ĉ I G A Ĉiprintempe? Ne eblas trovi someran ĝinzon sen streĉiga ŝtofo. Bone, mi ŝatas rigardeti al junaj virinoj kiuj portas mallarĝan, malvastan – kiu estas…
Loĝi sur la maro, sen ŝtataj reguloj: Revo aŭ absurdaĵo?
Kelkfoje – profunde en mi – mi samsentas pri tiu revo: Vivi sen arbitraj reguloj, havi malmultajn aĵojn, esti libera en vera senco. Tiu ulo enspezis sian monon – verŝajne samkaŭze sian memfidon – per ĉifromono. Unuflanke, ĉifromono ĉiam bazis sur la ideo de sendependeco de ŝtatoj, de arbitraj reguloj. Aliflanke, per labori sukcese en…
Plia mojosa mapo – tamen kiu kapablas interpreti ĝin?
https://www.instagram.com/p/BwMJ4HRHnzo Afable mojosaj mapoj ĉiutage donas mallongan priskribon – jen mia traduko: La tuta proporcio de fekundeco en unu specifa jaro estas difinata kiel – po unu virino – la nombro de infanoj, kiuj estus naskataj, se ĉi tiu virino vivus por ŝia tuta naskebla aĝo kaj naskus tiom da infanojn kiel konformas al ŝia…
La venena vireco – ĉu ĝi mojosas por virino?
Ekde la Januaro mi povis legi multe pri la venena vireco. Nevino sendis al mi ligilon al unu da multaj artikuloj. Tio komencis per publikaĵo de Usona asocio de psikologoj en pasinta Augusto. Mi ĉi tiam ne diskutu ĉu tiu asocio povus havi monan intereson por pligrandiĝi la nombron de klientoj per difini ke pli…
Konsentite! Dankon al Thea Dorn kaj Charlotte Parnack
Neniam antaŭe mi legis tion kaj tion skribate tiel klare. Ĉu estas iu kiu volas traduki al Esperanto?
Ĉijare mi ĝoju pri la printempo
Ĉijare mi vere intencas ĝoji pri la printempo. Kompreneble, ĉiujare printempo belegas. Tamen ĉiujare la tempo ankaŭ flugas: Mi devadu fari tion, tion kaj tion. Antaŭ ĉio estos farita, la printempo estos finita. Do ĉijare mi deziras fari la aferojn malsame. Kiam mi sentas ian printempan, mi haltu, almenaŭ provu vivi la momenton. Ĉi tie…
Ho ve, nun la Eŭropa Unio rompas sin mem
Kion la breliruloj ne atingis, la EU nun faras per si mem. Ekde multaj homoj havas aliron al la interreto estas unu ĉefa plendo ke tie la samajn regulojn apliku kiel en la nereta mondo, sed tute ne aplikus. Tio speciale estas dirita pri la leĝoj de kopirajtoj, aŭtororajtoj ktp. Hodiaŭ la parlamento de Eŭropa…
Firmaoj atentu: Mi ne aĉetos ion kaŭze de reklamo en grandega retejo, kontraŭe
Sekvu la monon! Tio estas fama proverbo. Nun mi volas inversigi ĝin. La okazoj de la lastaj tagoj densigas ion, kio estas moviginta min delonge. Ŝajnas ne nur min. La ofertoj de la grandegaj retfirmaoj helpas multe en la ĉiutaga vivado. Ni povas trovi lokojn facile, ni povas sendi mesaĝojn kaj bildojn tuje, ni ĉiam…
Kion dirus Winston Churchill?
Antaŭ kelkaj semajnoj mi vidis la filmon Plej malhela horo. Ĝi montras kiel en 1940, je la Germana invado de Francio, Winston Churchill iĝis ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando. Dum malmultaj tagoj li devis decidi ĉu UR iel traktus kun Hitler aŭ kuraĝus rektan militon. Plejparto de la britaj kapablaj balatantoj estis enfermataj en norda…
Ĉu ni havos novan tutmondan ikonon?
Unu da la plej fascinaj procezoj en historio estas masa movado kiun unuopa homo ekagigas. Kutime la kialoj estis ekzistintaj delonge. Homoj pensas ke io estas problemo aŭ eĉ suferas pro io. Sed ĉiutaga vivo esencas, oni ne havas tempon por agado. En okazo de diktatura supremo, kompreneble la kuraĝo por rezisto kutime mankas. Kelkfoje…
Mojosaj mapoj ĉiujn tagojn
Cool maps every day estas unu da la kelkaj fluoj, kiujn mi sekvas je la instagramo. Lastatempe ŝajnis ke la faristoj ne plu havis sufiĉajn mojosajn ideojn. Do novaj afiŝoj ofte estas pli malbonhumoraj ol antaŭe: Mapoj de hieraŭaj temperaturoj aŭ de proporcioj de analfabetoj en diversaj partoj de Polujo dum 1931. Por mi, tiu…
Kial eblas eviti Esperanton en internaciaj publikaj diskursoj?
Mi konsentas: https://www.elysee.fr/emmanuel-macron/2019/03/04/fur-einen-neubeginn-in-europa.de https://www.welt.de/debatte/kommentare/article187712228/Europawahl-2019-Intellektuelle-warnen-vor-Populisten.html Bone, mi konsentas pli mapli, kiel kutimas pri politikaj aferoj. Tamen ĉi tie mi ne volas temi tiujn apelaciojn. Mi volas temi kial ili estis publikataj multlingve, sed ne esperante. Certe ekzistas multaj politikaj esperantlingvaj grupoj, tamen ili ne havas veran influon, ne nur ne pri gravaj politikoj, sed ankaŭ ne…
Papagoj je la unua hela matena piediro al la staciodomo
Hodiaŭan matenon mi piediris al la staciodomo en heleco unuafoje ĉijare. Eĉ la granda horloĝo sur la turo de la staciodomo ne plu lumis je la sepa kaj kvarono. Eble pasintajn tagojn mi dormiris al la staciodomo aŭ ekiris iom pli frue. Ĉiokaze mi unuafoje sentis kiel en printempo. La ioma frosto – proksimune -2°C…
Klaraj vortoj kaj malkaŝantaj reagoj
https://www.consilium.europa.eu/en/press/press-releases/2019/02/06/remarks-by-president-donald-tusk-after-his-meeting-with-taoiseach-leo-varadkar/ Paroladoj de politikistoj kutime kompreneblas malfacile. Tio tedas la aŭdiencon, la popolon. Eble tia “diplomata” lingvo estas unu kialo por la suspekto kontraŭ politikistoj kaj amaskomunikiloj. Ĝi ne rilatas al la normala vivo kaj akirigas ke veraj problemoj bagatelas. Certe, nuntempaj mensogadaj politikistoj ĉiam parolas per mallongaj klaraj frazoj. Kial dirus sensencaĵojn diplomate? Hieraŭ…
Bizara pego
Konatas ke en multaj urboj sovaĝaj bestoj loĝas. Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis filmon de David Attenborough. Ĝi temas pri hienoj en Etiopia urbo, pri simeoj kaj eĉ leopardo en Barataj urboj. La asimilata kondukto de tiuj bestoj ofte aspektas strange kaj bizare. Feliĉe, en Germanaj urboj ne estas dangeraj sovaĝaj bestoj – kelkaj hundoj…
Aŭ beleco aŭ violento?
Same kiel multaj homoj mi ŝatas belecon. Ankaŭ same kiel multaj homoj mi malŝatas violenton kaj evidentajn mensogojn. Jes, beleco por mi estas ankaŭ, eble precipe, virina beleco. Mi kredas ke mi ne esceptas. Tamen por mi ŝajnas ke en publikaj prezentoj violento estas akceptata pli facile ol virina beleco. Almenaŭ tio veras por eksplicitaj…
Rigora Breliro – mi jam pretas
Ĉitage ni povas legi multajn artikolojn pri breliro-preparuloj – jen ekzemplo. La foto pruvas ke mi tre bone preparis kontraŭ ŝtopiĝo de unu de du ĉefaj produktoj de brita ekonomio. Evidente, la alia ĉefa produkto estas financaj servoj. Mi persone havis kelkajn akciojn de fonduso de investo de brita kompanio M&G. En Novembro tiuj akcioj…
Muroj kaj Vojoj
Unuan dimanĉon de Januaro mi piediris en la montaro Taunus kaj sekvis diversajn marŝvojojn. Mi trovis tiujn du vojsignojn, unu apud la alia, kiuj iel bildigas la nuntempan etoson. La blua vojsigno montras la tre longan vojon E3, tra duono de Eŭropo, el Santiago en Hispanio al Nesebar en Bulgario. Tiu vojo estas pli longa…
Kiel mojose banko rajtas esti?
Ŝoku viajn geamikojn: Iĝu bankisto. Per tiu frazo la dua plej granda banko de Germanio verbas junulojn por trejnado kaj laboro. La sektoro, kies kunlaboristoj ankoraŭ hodiaŭ ofte portas manumbutonojn kaj ricevas (meritas?) tre superaveraĝajn salajrojn, provas trovi lernantojn per mojosa maniero. Tion ni lernas: laboro en banko ne mojosas per si mem junularoj nuntempe…
Matematiko en advento – mi solvis ĉiujn dudek kvar taskojn
Por germanlingvuloj: http://www.mathe-im-advent.de Kompreneble, matematikisto devus povanta solvi la dudek kvar taskojn por lernantoj de klasoj 7 – 9. Sed dum la pasintaj jaroj mi ĉiam eraris ĉe du aŭ tri taskoj. Ĉi-jare mi solvis ĉiujn taskojn ĝuste. Mi opinias ke la taskoj estis pli facilaj ol je la pasintaj jaroj. Eble la teamo de…
Mia dua afiŝo pri Duolingo – ĉu mi iĝis influisto?
Antaŭ dudek kvar tagoj mi skribis pri la bizara traduko de la subtitolo de la duolinga aplikaĵo. Nun tiu subtitolo estas ŝanĝita: Unue mi ĝojas ke nun germanlingva aplikaĵo de Duolingo havas bonan subtitolon. Due mi demandas al mi, ĉu mia afiŝo iel kaŭzis la ŝanĝon. Ĉu iu legis ĝin kaj kontaktis la faristojn de…
Neatendita legaĵo en trajno: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Je la mateno de merkredo mi iris per trajno al Munkeno. Kiam mi serĉis mian sidlokon, mi trovis libretojn de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj sur multaj sidlokoj. Mi estis surprizata: Kutime la Deutsche Bahn disdonas multkolorajn ĵurnalojn en trajnoj: Artikoloj pri afablaj konatuloj aŭ konatulinoj kaj pri ĉarmaj bestoj. Neniam pri io kio povus…
La kvina elemento – ni preskaŭ estas atingantaj al tio
Kiu ankoraŭ memoras la filmon ‘La kvina elemento’ el la 90-aj jaroj? La prezidento diras al ĉiuj kiuj volas ekspliki al li ion malfacilan aferon: Vi havas dudek sekundojn. Nun mi prezentas la kulturpesimisman parton: Hodiaŭ en granda librovendejo mi vidis plenan serion de libroj kiuj nomiĝas ion kiel ‘… en 30 sekundoj’. Estas libroj…
Foiro de falsteloj
Jes, mi scias: Estas kiĉa. Tamen mi tre ŝatas la kristnaskan foiron de Visbadeno. Hodiaŭ je la vespero mi vizitis ĝin unufoje ĉijare – kun mia plej juna filino – ĉiuj aliaj estis okupataj kun io alia. La supraj lumoj, kiujn vi povas vidi en la foto, prezentas foliojn de lilio – la blazono…
Kiel zorgeme preparas Duolingo sian proparan publikecon?
Bone, ni kutimas ke priskriboj de aplikaĵoj en gugela luda vendejo estas tradukitaj per gugela tradukilo. Ni ofte devas diveni kion la aplikaĵo faras.Tamen mi neniam supozus ke eĉ la faristoj de aplikaĵo por lingvolerno tradukus la titolon de sia aplikaĵo tiel ridinde.Senpage povas tradukigi al la germana per du vortoj: Kostenlos kaj umsonst. Kostenlos…
EU familio – stranga, sed tre estanta?
Du kaj duonan jarojn post brita voĉdono EU kaj Unuiĝinta Reĝlando subskribis kontrakton pri fino de membreco de UR en EU.Ni nur malfacile povus diskuti la enhavon de tio kontrakto. Kelkaj cent pagoj de jura skribo – neniu amatoro povas vere juĝi.Tamen ni povas observi kaj diskuti la ŝanĝitan etoson en EU ekde Juno 2016.Unuflanke,…
Kuri antaŭ la laboro
Mi kuras unufoje ĉiusemajne. Ĉiam matene, antaŭ la matenmanĝo. Kutime mi kuras sabate aŭ dimanĉe.Malofte mi kuras je alia semajntago. Eble ĉar ni volas fari ion alian je la semajfino.Hodiaŭ, vendredo, estis tia tago. Mi ellitiĝis iom pli frue ol kutime, kuris 7,3 kilometrojn kaj eliris la hejmon iom pli pli malfrue al la oficejo.Nun…
Staĝo en la naŭa klaso
En pasinta semajno mi ĉeestis informan vesperon por gepatroj en la gimnazio de mia filo. Li estas en la oka klaso nuntempe.Ĉiuj lernantoj devos fari trisemajna staĝon en la naŭa klaso. La staĝo devontus doni al ili impreson pri aŭtenta laboro en metia aŭ komerca profesio – neakademia.Tamen ne nur impreson pri laboro, sed ankaŭ…