En pasinta semajno mi ĉeestis informan vesperon por gepatroj en la gimnazio de mia filo. Li estas en la oka klaso nuntempe.
Ĉiuj lernantoj devos fari trisemajna staĝon en la naŭa klaso. La staĝo devontus doni al ili impreson pri aŭtenta laboro en metia aŭ komerca profesio – neakademia.
Tamen ne nur impreson pri laboro, sed ankaŭ pri ĉio antaŭe. IIi devos esplori pri eblaj profesioj, devos profunde pensi pri profesioj kiujn ili emas. Ili devos serĉi firmaojn aŭ administraciojn, devos skribi leterojn de aspirado kaj eble iri al intervjuoj.
Certe, kelkaj paŝoj estos preparataj kune en lernejo, por ekzemple kiel oni povas skribi leteron de aspirado. Tamen evidente, lernantoj povos fari esencajn paŝojn nur per si mem.
Ankaŭ estas tre interese ke ĉiuj lernantoj trovos postenon por staĝo. Ni honestu: Tiaj staĝoj ne helpas al la firmaoj aŭ administracioj, sed kaŭzas klopodojn. Do en administracioj kaj en grandaj firmaoj providoj de tiaj staĝoj estas preparataj centrale. Aliflanke, dum tempo de demografia ŝanĝo organizacioj ne povas eki tro frue pro konvinki estontajn kunlaborantojn.