La ŝanco:
- La monda spektantaro okupas pri kronvirusa krizo kaj pri la fino de Donald Trump kiel usona prezidanto.
- La polico en Vieno fuŝas sekvi indicojn de la slovakaj kolegoj pri konata teroristo. Tiu teroristo faras teruran atencon.
Kion faru? Prenu ĉi tion kaj finu la interretan sekurecon nome de la sekureco. La fidindaj eŭropaj policoj, sekretaj servoj, prokuroroj havu ilojn por kunlegi sekurajn retajn komunikadojn. Same kiel ili povas legi kaj aŭdi praretan komunikadon. Kio gravas pri tio?
Se aferoj estus tiaj simplaj.
Se Eŭropaj policoj, sekretaj servoj, prokuroroj havus ilojn por rompi “sekurajn” retajn komunikadojn – kiom da tempo pasus ĝis la usonaj, la ĉinaj, la rusaj, la nordaj koreaj kolegoj ekscios pri tiuj iloj? Kaj poste la retaj krimuloj?
Cetere, la interreta teknologio por ĉifri datumojn estas la sama kiel tiu por sekura identigo. Sen sekura ĉifrado ne estas klareco kun kiu oni komunikas rete. Ĉu vi kelkfoje aĉetas ion rete? Ĉu vi kelkfoje transdonas monon rete? Ĉu vi scias ke ne plu estas la malnova telefona sistemo – ĉiu telefonado hodiaŭ uzas la reton.
Mi povus konsenti al la kompromiso ke la polico ktp. havu la samajn eblojn por legi retan komunikadon kiel neretan – se juĝisto konsentas antaŭe aŭ simile.
Tamen tia kompromiso ne eblas: Se estas ia sekreta ilo por rompi sekuran komunikadon, tiu ilo ne limiĝas al la bonaj uloj. La fiuloj ankaŭ povas uzi ĝin. Kiu aŭ kio devus malhelpi al ili?
Do la elekto ne estas inter sekura komunikado kaj la sola rajto por kelkaj fidinduloj kunlegi malkutime. La elekto estas inter sekura komunikado kaj nesekura. Ne estas io en la mezo.
Se vi elektas sekuran komunikadon estas simpla, unua eblo esprimi vin: Ĉi tiu petskribo – angla kaj germana teksto.
Ĉu ĉi tiu petskribo sufiĉos? Sperto instruas la malon.
Bedaŭrinde eŭropaj politikistoj ne famigis sin pri regulado de interreto:
- La realigo de la lastjara Eŭropa direktivo pri kopirajtoj en ŝtatajn leĝojn nun fiaskas kiel antaŭvidinte.
- La dekreto pri privateca politiko eble helpas iom, sed estas burokrata monstro por normaluloj kaj ne malhelpas al la grandaj interretaj firmaoj daŭrigi ilian kondukton pli malpli neŝanĝite. Publike tiu nun estas nomata ora normo por interreta privateco. Necesus esti pli pli modesta!