Je la mateno de merkredo mi iris per trajno al Munkeno. Kiam mi serĉis mian sidlokon, mi trovis libretojn de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj sur multaj sidlokoj.
Mi estis surprizata: Kutime la Deutsche Bahn disdonas multkolorajn ĵurnalojn en trajnoj: Artikoloj pri afablaj konatuloj aŭ konatulinoj kaj pri ĉarmaj bestoj. Neniam pri io kio povus kaŭzi problemojn. Inter politikaj temoj mediprotekto eblas, prefere pri io en malproksimaj landoj.
Mi komprenas tion aliron. En la jaro 2015 mi spertis kiel fihumora ulo plendis al la konduktoro ke sidlokoj, kiuj kutime estas rezervata por multvojaĝantoj, estis paĝrezervataj por normalaj vojaĝantoj. Tio okazas kelkfoje. Sed li imputis ke tio okazis por la multaj rifuĝintoj. La konduktoro reagis tre mojose. Li simple diris ke ili ne diskutu tion ĉi tie.
La Deutsche Bahn havas respondecon por iliaj kunlaborantoj. Tiu respondeco implicas protekti ilin kontraŭ sensencaj diskutoj. Bedaŭrinde, politikaj temoj ofte kondukas al sensencaj diskutoj. Multe pli ofte ol ĉarmaj bestoj.
Nun la Deutsche Bahn disdonis libretojn de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Mi supozas ke ĝi okazis pro la Internacia Tago de Homaj Rajtoj je la deka de Decembro.
En tempo, kiam ankaŭ en Germanio pli kaj pli uloj dubas la gravecon de homaj rajtoj (kompreneble, krom ilia rajto por parolaĉo), tio ĝislimas al deklaro.
Gratulojn al Deutsche Bahn!