Ne Identigitaj Flugantaj Objektoj estas multe priparolataj ĉi tiam – mi celas diri, eĉ pli ol priparolata antaŭe. La kialo estas la delonge anoncita raporto de la usona estraro pri Nifoj en la spaco supra Usono. Jen du fontoj en seriozaj angllingva kaj germanlingva amaskumunikiloj.
Feliĉe kaj fiere mi povas kontribui novan pruvantan foton al tiu temo!!!
Ekde la komenco de ĉi tiu jaro mi regule fotas kelkajn lokojn en mia ĉirkaŭo, kutime matene. La celo estas vico de fotoj dum la tuta jaro, dum ĉiuj sezonoj. Tio eblas danke al la laboro en la hejmoficejo – la tempon ŝparitan por ne iri al Frankfurto matene mi kelkfoje uzas por piediro en la ĉirkaŭo.
Kiam mi vidis tra la lastaj fotoj, mi rimarkis tiun:
Jen la pligrandigita dekstra mezo:
Tre klaras: La bruna makulo estas Nifo.
Kiu pretas ellabori la temon Nifo plue per ĉi tiu foto?
P.S.: Dankon al iu mezgranda birdo por tiu ekzistopruvo de Nifoj.
Ĉi tio ne konvinkas min. 😉