Jens pridiras

Travivaĵoj, pensoj kaj diskutoj

Menu
  • Pri kio? Por kio?
  • Ni diskutu!
  • Limoj, Vojoj, Pontoj
  • Libereco kaj Amo
  • Pri mi
  • Privateca politiko
Menu

Prokrastata espero – aŭ de kie la Visbadena policeto malpermesas foti

Afiŝita je la 13 Februaro 202128 Februaro 2021 de Jens

Tiu afiŝo povus havi diversajn aliajn titolojn, ekzemple:

  • La tempo de la administracio – kaj ĝiaj ekscesoj
  • Atentu la fotantajn civitanojn
  • Ĝenerala nervozeco kaj la perdo de la proporcio
  • Libereco mortas pece

Hodiaŭ mi hazarde pasis apud la Visbadena centro por kronvirusa vakcinado. Mi afiŝis pri ĝi komencon de Decembro. Nun mi denove vidis ĝin – apenaŭ uzata – kaj decidis ke mi skribu pri mia elreviĝo.

Tial mi faris tiun foton (sen la ruĝa punkto):

Oni povas vidi la barilojn antaŭ la enirejo. Ili estigas du longajn kordonojn – kiel en flughavenoj – por ke la vakcinotoj atendu en bona vico. La aferaĉo: Ne estas atendantoj, ĉar estas tro tro malmulte da vakcino.

Por pli proksima bildo, kaj por eviti la vidalvidan sunlumon mi faris duan foton el la loko, kiun mi markis per la ruĝa punkto.

Tuj poste ano de la Visbadena policeto*1 eliris la domon kaj postulis ke mi malmemoru la foton de mia poŝtelefono kaj mi montru al li mian legitimilon. Ĉar tiu loko apartenas al la privata areo de la centro. Mi demandis ĉu – kaj li konsentis ke – konsekvence la foto de la mezo de la apuda strato (tiun vi nun povas vidi supre) estas legitima.

Al la unua postulo – malmemori la foton – mi konsentis kaj faris tiel. La duan postulon – montri al li mian legitimilon – mi rifuzis. Li diris ke tiokaze li devus voki verajn policanojn kaj la konsekvenco estus akuzo. Nun parolado komenciĝis, alia anino de la policeto venis el la domo. Ni diskutis kial li volis noti miajn personajn datumojn. Li diris iom kiel: Unue nenio okazos, sed kaze mi skandalus denove, mi jam estus konota. Mi demandis, kiu leĝo malpermesas fotadon de tie, tamen mi ricevis nenion krom la argumento pri la privateco de la areo. Mi ankaŭ demandis kio devus esti la diferenco inter foto de la strato kaj de tiu loko. Ankaŭ kial neniu ŝildo montras la malpermeso de fotado? Li diris ke oni ne volus ŝtopi la cirkaŭon per ŝildoj.

Post apr. dek minutoj la deĵora estro venis. Li daŭris argumenti iom, sendis liajn kolegojn internen – por ke ili ne plu tremu pro frosto. Finfine li diris ke li ĉesas postuli mian legitimilon – ĉar la plej apudaj veraj policanoj estus tre okupataj. Mi sciigis al li kial mi fotis la malplenan areon antaŭ la centro – por dua bloga afiŝo, nun pri la prokastrata espero al kronvirusa vakcinado. Mi diris al li la retan adreson de ĉi tiu esperanta blogo – kaze li volas legi ĝin.

Finfine mi konsilis al li ke li kaj liaj estroj devus pensi pri tio: Tiaj agoj – tiaj malpermesoj kaj provataj notoj de personaj datumoj – nur fabrikas  konspirajn teoriulojn – kontraŭ kiuj ili ŝajne volas defendi la vakcinadan centron. Alemenaŭ mi esperas ke al tia defendo ili celas.

Nun, kion mi devus fari? Ĉu mi ne plu tuŝu tiun aferon? Ĉu mi skribu al la loka politikisto kiu respondecas por la Stadtpolizei. Por ke li pripensu liajn ordonojn al la policeto.

Aŭ ĉu mi nur troigas kaj estas teatra?

Bonvolu komenti!


Aldono de 27a de Februaro:

Hodiaŭ mi ricevis respondon de la loka politikisto kiu respondecas por la Stadtpolizei. Mi skribis al li, Bürgermeister Dr.Oliver Franz, je la 16a de Februaro. Estas rapida respondo. 👍

Li (pli verŝajne unu de liaj helpantoj – tio kutimas kaj laŭ mia opinio enordas) skribas ke li reviziis la fotan malpermeson per interdiskuto de la kvin aŭtoritataj departementoj. La rezulto estas ke ĉio endordas. Ĝi necesas por la sekureco de la vakcinatoj. Kaj ĝi estus afiŝita per bonaj videblaj ŝlidoj. Li finas la leteron per la konstato ke tial la agoj de la policetanoj enordis.

La ŝilda punkto simple malpravas – estas facile videbla je la supra foto – estas neniuj ŝildoj kiuj montras ian malpermeson.

La punkto pri la sekureco de vakcinatoj: Ĝi sensencis almenaŭ je tiu sabato. La nura senco de mia foto estis montri, ke la vakcinatoj mankas.

Pri ambaŭ punktoj mi klare skribis en mia letero. Mi ankaŭ skribis ke la policetanoj agis akurate. Do ankaŭ la tria punkto ne trafas la sencon de mia letero.

Li ne respondas al mia demando ĉu estas pliaj domoj kun similaj reguloj en Visbadeno.

Al mia demando pri la jura bazo li ankaŭ ne respondas. Verŝajne li pensas ke la referenco al la interdiskuto de la kvin aŭtoritataj departementoj sufiĉas kiel jura bazo. Eble tio estos grava problemo post la kronvirusa tempo: La aŭtoritatoj estos konvinkataj ke iliaj agoj estos finintaj la krizon – kaj tial estontece ili povas fari ĉion, kio taŭgas laŭ iliaj konvinkoj.

Nu, mi ne plie problemigas tiun aferon. Pro tio ĝi estas tro malgrava. Tamen la fina sento el la afero estas malbona: La politikisto tute memkontentas. Li ne komprenas ke malpermeso de fotoj de ne estantaj homoj nome de sekureco de ĉi tiuj homoj iel ridindas. Anstataŭ la resumo de lia letero estas: Ĉio bonas.

Al tio mi simple ne povas konsenti. 👎

P.S. Ironie la – per la supra foto facile malpruvita – aserto pri la bonaj videblaj ŝlidoj montras kiel tiaj fotaj malpermesoj problemas. Fari fotojn ofte estas la nura rimedo de civitano kolekti pruvojn pri malĝustoj.


*1 La Stadtpolizei – antaŭe sciita kiel Ordnungsamt – ne estas vera polico, sed loka autoritato kiu generale kontrolas ĉu lokaj aferoj enordas.

Respondi Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Ni diskutu

Ni diskutu!

La plej faĉila eblo estas mia grupo de telegramo JensPridiras.

Vi ankaŭ povas skribi komenton por miaj afiŝoj.

Se vi volas kontaki min rekte vi povas sendi al mi mesaĝon per telegramo: @Jens1968.

Mi antaŭĝojas diskuti kun vi!

Lastaj afiŝoj

  • Venonta semajno: Du eventualaj komentoj rilate al Eŭropo 2 Novembro 2024
  • Plenumu la planon 22 Septembro 2024
  • La reveno de la maljuna blanka viro 18 Septembro 2024
  • Mia genealigio (parto du) per helpo de artefarita intelekto 13 Junio 2024
  • Eŭropo, kien? 19 Marto 2024
  • Interrompa voketo 13 Januaro 2024
  • Pensu antaŭ malpermesi 10 Decembro 2023
  • La blogo aĝas kvin jarojn 5 Novembro 2023
  • Tri monatoj poste 28 Majo 2022
  • Sen vortoj 24 Februaro 2022
  • Fino de epoko 13 Februaro 2022
  • Ŝanĝoj – cikloj kaj evoluoj? 28 Novembro 2021
  • Ĉu ĉi tiu blogo kontraŭleĝas? 11 Julio 2021
  • Surpriza beleco – herbejo de sovaĝaj papavetoj 27 Junio 2021
  • Nifoj – mi fotis unu!! 27 Junio 2021
  • La komenco de la fino – aŭ senfina afero? 16 Majo 2021
  • Senglaciiĝis riveroj kaj rojoj 24 Marto 2021
  • Prokrastata espero – aŭ de kie la Visbadena policeto malpermesas foti 13 Februaro 2021
  • Sunleviĝo, sunsubiro 10 Januaro 2021
  • Koleriĝo kaj Espero 5 Decembro 2020
  • Ĉu neniam malŝparu bonan ŝancon? 14 Novembro 2020
  • Balotleĝoj, mia genealogio kaj frua angla-germana kunmetitaĵo 8 Novembro 2020
  • La Matricon (de)nove spektis 6 Septembro 2020
  • La nova elektra biciklo kaj la ŝipo Esperanto 23 Julio 2020
  • Ĉu mi iĝis riĉega? Aŭ nur malinteligenta varbado? 8 Julio 2020
  • Mi nun fermas mian konton je instagramo 6 Julio 2020
  • Kronvirusaj remalfermatoj kaj daŭrantaj aferoj 1 Junio 2020
  • Mantuka tago – aŭ kial mi ne interesiĝas por aŭtoj 25 Majo 2020
  • La beleco kaj forteco de la naturo 14 Majo 2020
  • Dum la krizo ni iĝas pli akra versio de ni mem 5 Aprilo 2020
  • Soleni la liberan demokration dum severa tempo 18 Marto 2020
  • Ni preparu, ne paniku – kaj eble lernos 24 Februaro 2020
  • Darmŝtato en Hesio 9 Februaro 2020
  • Trajna vojaĝo al Milano – mi raportos aktuale 11 Decembro 2019
  • Bonaj novaj klientoj – malbonaj malnovaj klientoj 24 Novembro 2019
  • Ĉi tiu blogo aĝas unu jaron 18 Novembro 2019
  • Munkeno 1938? 17 Oktobro 2019
  • Lando kaj ŝtato – malkonfuzo devus esti simple 12 Oktobro 2019
  • Kiu foto estas falsado? 6 Oktobro 2019
  • Varbado per inteligentaj algoritmoj – vere? 1 Oktobro 2019
  • Kiel mia limrigardismo iĝis malgranda aventuro – kaj leciono 19 Septembro 2019
  • Kiu faras bonege tro longe, forgesas zorgi por la estonteco 19 Aŭgusto 2019
  • Mi estu lumo, se Skotio vokontus! 2 Aŭgusto 2019
  • Diversaj pramŝipiroj 21 Julio 2019
  • Neniu afiŝo kvin semajnojn – kio okazis ekde Majo? 10 Julio 2019
  • Ĉe la Franca-Germana limo je la tago post la voĉdono por la Eŭropa parlamento 31 Majo 2019
  • AKK AŬSKULTU: SUFIĈAS! 28 Majo 2019
  • La nefinia plendado de orientaj Germanoj – kial? 26 Majo 2019
  • Mia nova biciklo kun nova fermilo – ĉu ĝi nun estas sufiĉe sekura? 16 Majo 2019
  • Arto en arba dormeto por duopo 11 Majo 2019
  • Similaspektulo de ĉefa Brelirulo volas iĝi estro de Visbadeno 5 Majo 2019
  • Nova ĉagrena strangeco: La fino de klasika ĝinzo kaj kiel mi esperas transvivi 2 Majo 2019
  • Loĝi sur la maro, sen ŝtataj reguloj: Revo aŭ absurdaĵo? 25 Aprilo 2019
  • Plia mojosa mapo – tamen kiu kapablas interpreti ĝin? 18 Aprilo 2019
  • La venena vireco – ĉu ĝi mojosas por virino? 7 Aprilo 2019
  • Konsentite! Dankon al Thea Dorn kaj Charlotte Parnack 31 Marto 2019
  • Ĉijare mi ĝoju pri la printempo 30 Marto 2019
  • Ho ve, nun la Eŭropa Unio rompas sin mem 26 Marto 2019
  • Firmaoj atentu: Mi ne aĉetos ion kaŭze de reklamo en grandega retejo, kontraŭe 24 Marto 2019
  • Kion dirus Winston Churchill? 22 Marto 2019
  • Ĉu ni havos novan tutmondan ikonon? 16 Marto 2019
  • Mojosaj mapoj ĉiujn tagojn 10 Marto 2019
  • Kial eblas eviti Esperanton en internaciaj publikaj diskursoj? 8 Marto 2019
  • Papagoj je la unua hela matena piediro al la staciodomo 15 Februaro 2019
  • Klaraj vortoj kaj malkaŝantaj reagoj 7 Februaro 2019
  • Bizara pego 6 Februaro 2019
  • Aŭ beleco aŭ violento? 25 Januaro 2019
  • Rigora Breliro – mi jam pretas 15 Januaro 2019
  • Muroj kaj Vojoj 14 Januaro 2019
  • Kiel mojose banko rajtas esti? 8 Januaro 2019
  • Matematiko en advento – mi solvis ĉiujn dudek kvar taskojn 27 Decembro 2018
  • Mia dua afiŝo pri Duolingo – ĉu mi iĝis influisto? 23 Decembro 2018
  • Neatendita legaĵo en trajno: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj 13 Decembro 2018
  • La kvina elemento – ni preskaŭ estas atingantaj al tio 7 Decembro 2018
  • Foiro de falsteloj 1 Decembro 2018
  • Kiel zorgeme preparas Duolingo sian proparan publikecon? 29 Novembro 2018
  • EU familio – stranga, sed tre estanta? 26 Novembro 2018
  • Kuri antaŭ la laboro 23 Novembro 2018
  • Staĝo en la naŭa klaso 18 Novembro 2018

Lastaj komentoj

  • Lisa King pri Venonta semajno: Du eventualaj komentoj rilate al Eŭropo
  • manus pricing pri Venonta semajno: Du eventualaj komentoj rilate al Eŭropo
  • Jens pri Venonta semajno: Du eventualaj komentoj rilate al Eŭropo
  • grow a garden calculator pri Venonta semajno: Du eventualaj komentoj rilate al Eŭropo
  • Bernardo pri Ŝanĝoj – cikloj kaj evoluoj?
  • Sennoma pri Nifoj – mi fotis unu!!
  • Ulriko pri Mantuka tago – aŭ kial mi ne interesiĝas por aŭtoj
  • Jens pri La nova elektra biciklo kaj la ŝipo Esperanto
  • ursula niesert pri La nova elektra biciklo kaj la ŝipo Esperanto
  • jeffersonhenry88 pri Ĉu ni havos novan tutmondan ikonon?
  • sergeyigorev pri Ĉu ni havos novan tutmondan ikonon?
  • Lu Wunsch-Rolshoven pri Kiu foto estas falsado?

Belaj kamparoj

Pliaj fotoj

Vidu pliajn fotojn ĉe mia konto de tumblr.

© Jens von Waldenfels, Visbadeno