Tiun ŝildon mi vidis lastatempe en nia ĉirkauaĵo:
Trairo nur por luprenantoj de la domaro.
Honeste, ĉu nur luprenantoj rajtas trairi? Ni preterlasu la diskuton ĉu nur la subskribintoj de lukontraktoj aŭ ankaŭ iliaj kunloĝantoj estas celataj. Tamen certe la vorto luprenanto ne inkludas p.e. gastojn. Do gastoj ne rajtas trairi kaj konsekvence ne kapablas eniri tiujn domojn.
Neniuj konsideras ĉi tiun ŝildon serioze. Tamen kial iuj laboristoj de GWW – la ludonanta firmao – elpensis tion, komisiis la produktadon kaj la starigon de tiu ŝildo?
La plej verŝajna kialo estas, ke ili ne vere pensis pri ilia eta direktivo.
Kompreneble, ĉikaze la afero pli ridindas ol problemas. Simile ridinda estis la malpermeso de fotado pri kio mi skribis antaŭ preskaŭ tri jaroj, kvankam ĝi iom pli problemis.
Oni pensu sufiĉe profunde, antaŭ oni malpermesas ion. Unue, ĉu malpermeso tute necesas. Se ĝi vere necesas, pensu egale profunde pri ĝia necesa amplekso.
La malpli rimarkeblaj gefratoj de malpermeso estas gvidlinioj, direktivoj, normoj – ekzistas multaj vortoj por iuj, kiuj nerekte malpermesas ion. Tiokaze afero mem ne estas malpermesita, “nur” la vojo atingi ĝin estas priskribita aŭ almenaŭ urĝe rekomendita. Kompreneble, tio ankaŭ estas malpermeso – malpermeso de maniero atingi ion.
Interesas, ke en la supra bildo estas unu plia malpermeso – hundoj ne rajtas kaki tie – kaj unu direktivo – hundoj estu kunligataj.
En liberalaj landoj sensencaj malpermesoj malmultas. Almenaŭ mi pensis kaj serĉis pri tio kaze de Germanio por tiu artikolo – kaj ne trovis tro multe.
Aliflanke gvidlinioj, direktoj, normoj ege multobliĝas.
Kion tio signifos por nia socio kaj estonteco? Mi provos priskribi baldaŭ.