Mi nun risku ke vi taksas min kiel aroganta aĉulo. Tamen: Almenaŭ homoj kun meza eduko devus kapabli distingi la nociojn lando kaj ŝtato. Tre tre simpligite:
- Lando enhavas la homojn, la pejzaĝojn, la urbojn, la vilaĝojn ktp: La tutan socion kaj naturon.
- Ŝtato estas la sistemo de la administracio kaj de la potenco.
Do, se en iu lando la ŝtato malbonus, la pejzaĝoj povas esti belaj, la homoj povas esti afablaj.
Kaj inverse, bona ŝtato ne povas certigi ke la homoj estas afablaj aŭ ke la plejzaĝoj estas belaj.
Mi ĉi tie ne volas diskuti ĉu estas nenia rilato inter ambaŭ aŭ estas ia malforta rilato. Certe ĉiu konsentas ke ne estas rekta, facila rilato.
Do, en ŝtato de maljusteco homoj povas esti justaj, afablaj, diligentaj. Neniu neas tion.
Lastatempe du ĉefministroj el la subŝtatoj – germanlingve Länder(!) – kiuj estis en orienta Germanio antaŭ 1990 klarigis ke ili ne plu nomu la antaŭan orientan Germanan ŝtaton (la Germanan Demokratan Respublikon – GDR) kiel ŝtato de maljusteco – germanlingve Unrechtsstaat: Por la germanlingveblaj: https://spon.de/afzOT
Post 1990 ĝis nun estis vasta konsento inter ĉiuj, kiuj ne estis kulpaj de krimecoj de GDR-o, ke tiu ŝtato estis maljusteca.
Manuela Schwesig – unu de du ĉefministroj – diras ke per nomi al antaŭan GDR-on tiel, oni ŝajnigas ke la tutaj vivoj tie estis maljustaj. Manuela Schwesig kreskis en GDR-o. Ŝi aĝis 15 jarojn kiam la homoj tie faligis la diktaturan estraron. Antaŭ ŝi fariĝis politikistino, ŝi laboris en la impostadministrado. Cinikuloj dirus ke tial ŝi ne kapablas distingi landon kaj ŝtaton .
Bodo Ramelow – la alio de du – asertas ke – por li persone – la germanlingva nocio Unrechtsstaat estu sole konektita al la nazia Germana ŝtato inter 1933 kaj 1945. Estas multaj bonaj kialoj por Germanoj insistu ke la nazia Germanio estis singulara malico. Tamen Unrechtsstaat? Sinjoro Ramelow: Ĉu Ĉilio estis Unrechtsstaat inter 1973 kaj 1989? Ĉiam malfacilas por maldekstremuloj taksi la krimojn de iliaj amikoj kiel tiuj de desktremuloj – kaj inverse.
Ambaŭ, Manuela Schwesig kaj Bodo Ramelow, estas tro inteligentaj por ne kompreni ke ili diras sensensaĵon.
Do, kial ili diras tion nun? Ekde kelkaj monatoj, ekde iĝis klare ke multaj elektantoj en orienta Germanio daŭrigas elekti la AfD-on, kvankam – aŭ eĉ ĉar? – tiu partio ne plu kaŝas ĝian ŝatecon por la nazia Germanio, ŝajnas ke la politikistaro kaj la gazetaro provas karesadi la orientulojn.
Ĉio, kion iu povus kompreni kiel kritikon al orientuloj, ŝajnas esti tabuo. Kvankam reale ne estas veraj kialoj por plendado, ne estas skribata tiel.
Ŝajnas kvazaŭ plejparte de politikistaro kaj de gazetaro nun volas trankviligi per ĝenerala karesado kaj per atestado ke multaj aferoj malsukcesis post 1990.
Se io – sur tia tre ĝenerala nivelo – estis vere malĝuste inter orienta kaj okcidenta Germanio estis tio: Post 1945 la malbonaj konsekvencoj de la dua monda milito – komencita per komuna nazia Germanio – estis distribuitaj tre diverse inter ambaŭ partoj. Tamen tio okazis inter 1945 kaj 1961, ne post 1990.
Cetere:
- Tio ne nur veras por Germanio, sed por la tuta Eŭropo.
- La vera kulpo por tio restas al la Nazioj, kiuj komencis la militon kaj faris grandegajn krimecojn – kaj restas al tiuj Germanoj, kiuj voĉdonis ilin en 1933.
Homoj, kiuj ĉi tiam sciante voĉdonas proksimume-al-nazian partion, ne estas karesindaj. Tio veras rilate al orientuloj kaj al okcidentuloj.
Tiu karesado estas ago de timo. Agoj de timo neniam helpas kontraŭ la kialo de timo. Laŭ mia opinio necesas klare paroli pri tio, kio estas atingita ekde 1990 – estas multe. En tia kadro ne problemas paroli pri tio, kio ne estas atingita (estas multaj), pri novaj problemoj (ankaŭ estas multaj), aŭ pri subjektivaj sentoj.
Ni atendu la rezultojn de la balotado en Thüringen – kie Bodo Ramelow estas ĉefministro – 27an de Oktobro. Ĉu la abomena atako en la urbo Halle stimulos la AfD-emajn elektantojn en Thüringen pensi antaŭe ili elektos?
P.S.: La plej ridinda argumento inter ĉiuj, kiuj oni devas legi nuntempe estas tiu: Post 1990 la orienta parto de Germanio ne bezonintus tiom da mono, sed pli da intereso, aŭskulteco… MDR: Facilas imagi kio okazintus, se en la 1990 jaroj la centrala estraro dirintus, ke ĝi ne plu donus monon por socialaj asekuroj, senlaborantoj, moderna substruktoro, ktp. Anstataŭ la ministroj venus al vendejoj kaj drinkejoj por aŭskulti.
P.P.S.: Ĉu la arogantao aĉulo kapablis uzi la Esperatan konjunktivan preteriton en la P.S. ĝuste?