Mi kuras unufoje ĉiusemajne. Ĉiam matene, antaŭ la matenmanĝo. Kutime mi kuras sabate aŭ dimanĉe.
Malofte mi kuras je alia semajntago. Eble ĉar ni volas fari ion alian je la semajfino.
Hodiaŭ, vendredo, estis tia tago. Mi ellitiĝis iom pli frue ol kutime, kuris 7,3 kilometrojn kaj eliris la hejmon iom pli pli malfrue al la oficejo.
Nun estas preskaŭ fino de novembro, do estis malhela kiam mi ekkuris. Ĉar la cielo klaris, do mi kuris inter la luno sur la okcidenta cielo kaj la venuso sur la orienta cielo.
Cetere: Kutime en Novembro du, tri cent metroj sur mia kurvojo glitigas pro malsekeco. Ĉi tiu jaro, la tuta vojo estas sekega. Tio resultas per la pluvmanko ekde Aprilo.