Jen mia lasta afiŝo kiu ĉirkaŭas la pasintan ferion – mi promesu.
Kiel vi eble rimarkis, mi havas intereson pri limoj: pasintaj kaj nuntempaj, nevideblaj kaj videblaj, gravaj kaj malgravaj. Limo ofte ja ne nur estas fino de io, tamen ankaŭ komenco de io alia.
Ĉar la plej apuda “vera” limo de mia hejmo estas for preskaŭ mil kilometrojn, mi pensis ke, dum la ferio en Estonio mi devis iri al la limo inter Estonio kaj Rusio. Legu mian mallongan raporton en la paĝo Limoj, Vojoj, Pontoj.
Tuj kiam ni – du de mia gefiloj kaj mi – komencis reiri al la feria domo, nia aŭto paneis. Estis sabata posttagmezo. Tio okazis en la urbeto Narva-Jõesuu, la plej norda orienta loko de Estonio. Tiam mia limrigardismo iĝis malgranda aventuro, kaj ankaŭ leciono.
Loĝantoj de tiu regiono ĉefe parolas la rusan denaske, same kiel proksimume unu miliono loĝantoj de Estonio kaj Latvio. Krom unu policano kaj unu ferforĝisto por turistaj kunportaĵoj, ĉiujn mi renkontis tie ne parolis la anglan – kaj ankaŭ ne esperanton…
Do kion faras? Mia restinta scipovo de la rusa el la lernejo estas malgrandega. Certe, la aŭta asistada klubo – la ACE – aranĝis la bazajn aferojn, pagis gravan parton de la elspezoj kaj ĝenerale estis vera helpo. Tamen iam venis la momento, kiam mi devis paroli pri detaloj kun la kondukisto de la panea servo. Mia unua savo estis malnova amiko, al kiu mi telefonis. Michael estas denaskulo de la rusa – nun li telefone klarigis kun la kondukisto kien li transportis nian aŭton. Poste ankaŭ detalojn kun la taksia ŝoforo kaj la riparejulo. Dankon al Michael!
Poste mi spertis, ke homoj tie kutimiĝis uzi guglan tradukilon. Tio taŭgas bone por ĉiutagaj konversacioj. La tre afabla kaj pacienca kolego en la riparejo eĉ havis tradukilan apon sur lia komputilo.
Krom la lingva sperto la aventuro enhavis kelkajn organizadajn decidojn kaj longajn vojaĝojn sur la strato inter Talin-o kaj Narva-o, interalie por alporti unu necesan anstataŭaĵan parton.
Ĉu tiuj klopodoj valoris por vidi la limon? Ne nur estas la limo. Eĉ dum malmultaj tagoj la fendo de la lando videblis.
En Narva-o tiu memora kolono por la dua mondmilito troviĝas.
Du detaloj kune faras ĝin rimarkinda: Iuj metas freŝajn florojn sur la memorejo – mi supozas ke tio estas kutimo – kaj la memorejo indikas la militon inter 1941 kaj 1945. Fakte, en Narva-o la milito komencis en 1940, kiam la Sovetunio okupis Estonion.
Kelkajn kilometrojn norde, apud la strato al Narva-Jõesuu, alia memorejo troviĝas. Apud la loko kie la sovetunia armeo transiris la riveron Narva en 1944 post tre longaj bataloj, originala tanko estas ekspoziciata. La loko nuntempe estas populara por edziĝoj kaj aliaj privataj festoj. Kiam mi preteriris ĝin je tiu sabato, multaj festantoj kaj longega limozino estis tie.
Apud nia feria domo, meze de grandioza arbaro, la Estonoj deklaris unu parton de la arbaro al Arbaro de Vortoj.
La eksplikanta teksto estas en la estona kaj la angla, ne en la rusa – kaj ne en esperanto. Mi pensis ke valoras traduki ĝin al Esperanto – vi trovas la tradukon ĉi tie.
Al mi ŝajnis ke la Arbaro de Vortoj kaj la du memorejoj iel reprezentas du flankojn de nuntempa Estonio.
Eble mi trointerpretas. La dua taksia ŝoforo – tiu, kiu ŝoforis nin el la feria domo al la plej apuda urbeto – parolis al ni pri lia ŝatokupo: Rolludoj de historiaj bataloj, kun originalaspektaj uniformoj, ĉe la originalaj lokoj. Por tio, li iras ĉien, rolludas kun ĉiuj: Svedio, Rusio, Finlando.
Ĉiam kaj ĉie estas tiaj homoj kiuj faras ion kune, kaj tiaj kiuj agas kontraŭ unu la alia.