Ĉu tiuj similas?
Ĉu ni vere denove loĝas en mondo en kiu la estraro de unu lando permesas la estraron de iu dua lando ke ĝi rajtas okupi parton de tria lando? Grandanime donas al la soldatoj en tiu parto cent dudek horojn por foriri?
Post kiam lastasemajne la interne malfortiĝita usona prezidento armee perfidis la Siriajn Kurdojn, hodiaŭ sekvis la diplomata perfekteco de perfido.
Kion faris Eŭropo? Nenio, ĉar ĝi okupiĝas pri Breliro, kverelas, kaj ĝi ĉiuokaze estas tro malforta armee.
En la jaro 1938 la armea malforteco de UR kaj Francio iel devigis al iliaj estraroj la Munkenan interkonsenton.
Ĉu tio estas plia simileco inter 1938 kaj hodiaŭ?
Post la usona perfido nur la rusa armeo iel kapablis iri inter la kurdaj kaj la turkaj lineoj. Mi ne certas ĉu Eŭropa Unio devus celi iĝi armee tiel forta kiel Usono aŭ Rusio. Notu: La Eŭropa Unio – sen UR – havas 130 moliono loĝantoj pli ol Usono, kaj trioblo de la loĝanto de Rusio.
Tamen se Eŭropa Unio bonkiale decidas ke ĝi ne volas iĝi tre forta armee, ni ne devas plendi ke tiaj aferoj estos solvataj sen nia konsilo.
Diratas ke historio ne ripetas, se ĝi ripetas nur aŭ kiel tragedio aŭ kiel farso. Evidente, post la Munkena interkonsento sekvis tragedio. Do, kio estas la farso hodiaŭ – krome la usona prezidento?
Eble unu pozitiva vidpunkto al tiu malbonŝanco: Interne malfortaj estroj de armee fortaj landoj kutime sendas soldatojn eksterlanden kaj komencas militon por kaŝi sian malfortecon. La nuna usona prezidento retiras soldatojn.
Tamen, tio ne vere povas konsoli min.
Komplemento je la 18a Oktobro:
Ŝajnas ne nur mi vidas la samilecon: https://www.the-american-interest.com/2019/10/17/trump-on-a-rampage/. Certe, la aŭtoro priskribas la aferon kaj la samilecon pli profunde ol mi.
Alia penso:
Eble Eŭropo ne nur ne volas elspezi pli da mono por armea forteco, sed ankaŭ ne trovus sufiĉa nombro de volontuloj kiuj pretas iĝi soldatoj (kiel mi, por ekzample).
Aliaflanke, la Kurdoj estas rifuzitaj propan ŝtaton ekde cent jaroj per tiuj ŝtatoj, sur kiuj nuntempaj teritorioj ili estas vivintaj tiel longe kiel oni povas pensi. Ili estas puŝitaj ĉirkaŭe per tiuj ŝtatoj kaj per la grandaj ŝtatoj ĉiutempe. Almenaŭ dum la lastaj jaroj iliaj soldatoj kutimas batali por ilia libereco kaj la libereco de aliaj popoloj.
Do, Eŭropo: Oferu al la Kurdoj setli en Eŭropo. La Kurdoj havus liberecon, kaj Eŭropo havus kapablajn soldatojn.