Ĉi semajne terkulturistoj manifestaciis en tuta Germanio. Lundan matenon mi aŭdis la Visbadenan manifestacion en mia domo tra la fermita fenestro.
Supraĵe la kialo estis la plano de estraro plialtigi la impostojn je dizeloleo kaj je veturiloj por uzado de terkulturistoj. Vidate el la alia flanko, nur temis pri redukti la avantaĝon por impostoj, kiujn terkulturistoj ĝis nun devas pagi je veturiloj kaj dizeloleo kompare al similaj impostoj por ĉiuj aliaj.
Mi ne povas kaj volas rezoni ĉu la planita ŝanĝo estas ĝusta aŭ ne. Kaj ĉiokaze, la profundaj kialoj estas aliaj. Parte antaŭaj ŝanĝoj de leĝoj rilate al terkulturistoj kaj parte la simpla deziro esti rigardataj kiel gravaj membroj de la socio.
Tiu lasta kialo esprimiĝis per multaj manifestaciaj afiŝoj. Ili ofte temis ke sen terkulturistoj ne estus manĝoĵoj ktp. Jen du ekzemploj:
Certe neniu iam dubis pri tio. Tamen interesas ke tiaj sloganoj konstruas kontraŭaĵon: Ni terkulturistoj kontraŭ vi ĉiuj aliaj, kiuj malsatus sen ni.
Karaj terkulturistoj: Vi manifestacias per multaj, grandegaj traktoroj. Sen tiuj traktoroj – kaj multaj aliaj maŝinoj – via ĉiutaga laboro estus pli pli pli pli pli pli malfacila. Traktorojn kun klimatiziloj kaj multaj aliaj umiloj ellaboratas, konstruatas aliaj. La samo valiadas por sterko, dizeloleo ktp. La listo senfinas.
Ni ĉiuj nur povas vivi bone per kunlaborado. Sen terkulturistoj ni ĉiuj malsatus. Sen laboristoj, teknikistoj, flegistoj, kuraĉistoj ktp. ni ĉiuj vivus kiel antaŭ tricent jaroj. Mi certas ke ankaŭ terkulturistoj ne ŝatus tian vivon.
Se iu postulas empation por sia laboro, ri ankaŭ empatiu por la laboro de alia. Tio ankaŭ veras por terkulturistoj.
Miaj gepatroj ne tre bone parolis pri terkulturistoj kiam mi estis infano. Tro freŝa estis la memoro pri la indiferenteco de terkulturistoj post la dua mondmilito kontraŭ la malsato en urboj. Iel mi ne kredas ke terkulturistoj hodiaŭ iomete pli empatius por urba socio se tia situacio ripetus.