Koincide mi devis iri al Saarbrücken pasintan lundon. Do, kiam mi planis la vojaĝo antaŭ kelkaj semajnoj, mi decidis ke mi iru trajne unu horon pli frua ol estis necese por la profesia kialo de la vojaĝo.
Do mi havis iom tempon por iri buse al Goldene Bremm / Brême d’Or. Bonvolu ankaŭ legi mian mallongan alineon en la paĝo pri limoj, vojoj kaj muroj.
Unuflanke, en tiu pejzaĝo vi povas ekkoni ke tio estas ŝtata limo nur per la diversaj trafikaj ŝildoj. Ne limaj bariloj, ne doganejo, ne gardistoj.
Ankaŭ gravas rimarki, ke tiun limon ne transiras krimuloj, senpasportuloj aŭ iuj aliaj uloj, kiujn oni povus malkonsenti.
Aliflanke, la rezultoj de la voĉdono je la antaŭa tago tre diferencas. En Saarbrücken la partioj, kiuj rekte rifuzas la EU ricevis 16% (la AFD kaj la Linke). En Forbach tiaj partioj ricevis 39% (la RN kaj la LFI).
Do, kio estas la kialo por tiu diferenco? Ĉu tiom pli multaj loĝantoj de Forbach iel volas konstrui barilojn ĉe la limo? Ĉu ili volas ian ĉiaman stacion de dogano? Finfine, tio estas al kio la politikoj de tiuj partioj rezultus.
Mi ne kredas tion. Do, kio estas la kialo? Diritas ofte, ke en Francio estas pli alta, ĝenerala malkontento.
Ĉu vi povas klarigi plie al mi?