Paroladoj de politikistoj kutime kompreneblas malfacile. Tio tedas la aŭdiencon, la popolon. Eble tia “diplomata” lingvo estas unu kialo por la suspekto kontraŭ politikistoj kaj amaskomunikiloj. Ĝi ne rilatas al la normala vivo kaj akirigas ke veraj problemoj bagatelas.
Certe, nuntempaj mensogadaj politikistoj ĉiam parolas per mallongaj klaraj frazoj. Kial dirus sensencaĵojn diplomate?
Hieraŭ Donald Tusk unufoje parolis klare. Komence li eksplikis kio eblas rigarde al la breliro kaj kio ne eblas. Fine li demandis retorike, en kiu speciala parto de la inferno estos tiuj politikistoj, kiuj akcelis la breliron sen havi nur skizon de koncepto kiel realigi ĝin sekure.
La breliruloj reagis rapide kaj kolere. Certe, ili malamas lin. Do ili reagis sen ia antaŭa pensado – same kiel ili agas en kazo de la breliro. Donald Tusk klare nur celis al breliruluj kiuj ne havis skizon de koncepto kiel realigi ĝin sekure.
Ĉu ili rilatas tion iel al si mem?
Estas germanlingva proverbo: Nur trafitaj hundoj blekas.