Hieraŭ mi hazarde eksciis, ke en Germanio privata, nekomerca blogo kiel mia devas enhavi Impresso-n. Tio ĉefe estas informoj pri nomo kaj adreso de la respondulo.
La leĝo estas la Medienstaatsvertrag – jen la ligilo al la publikigo de la hesia oficejo por amaskomunikiloj (Hessische Landesanstalt für privaten Rundfunk und neue Medien). En Germanio amaskomunikilojn regas la subŝtatoj, la Länder. Por havi similajn regulojn en la tuta lando, ĉiuj subŝtatoj konsentis pri kontrakoj inter ili (Staatsvertrag).
Artikolo § 18 (ĉu vi konas la tipan germanan simbolon § por artikoloj de leĝoj?) postulas, ke
(1) Provizanto de Telemedien, kiuj ne nur celas al persona aŭ familia uzado, devas provizi la sekvajn informojn facile ekoneblaj, rekte kaj ĉiame atingeblaj: 1. sia nomo kaj sia adreso, 2. kaze la provizanto estas firmao aŭ organizo ankaŭ la nomo de respondulo de la firmao aŭ organizo.
La subartikolo (2) postulas pliaj devoj por provizantoj de Telemedien kun ĵurnalistaj-redakciaj ofertoj.
Unuflake ĉi tiu blogo enhavas ĵurnalistajn-redakciajn afiŝojn larĝasence, aliflanke (2) montras al artikoloj de alia leĝo (§ 5 kaj § 6 de la Telemediengesetz), kiuj nur postulas ion por komercemaj ofertoj.
Kvankam ne klaras ĉu privata, nekomerca blogo kiel mia devas observi na (2), la subartikolo (1) klare aplikeblas. Privata nekomerca blogo estas unu speco de Telemedien. Eĉ se (2) aplikus, la pliaj konsekvencoj de la § 5 kaj § 6 de la Telemediengesetz por privata nekomerca Telemedien nur estus, ke rekta cifera kontaktrimedo devu donita. Tiun mi donas per la Telegrama kontakto.
Nu, ĉi tiu blogo estas neanonima. Mia nomo estas ĉiam facile kaj rekte atingebla: Pri mi. Ankaŭ skribatas ke mi loĝas en Visbadeno. Tamen mi ne volas rekte publiki mian adreson. Aŭtoritatoj povas facile trovi mian adreson kaze mi publikas ian kontraŭleĝan. Kaj preskaŭ ĉiu verŝajne eltrovus ĝin se ri vere dezirus. Tamen mi hezitas publiki la adreson rekte – kaj ĉiam – kaj facile – atingeble.
Ĉu mia postulo al tio restaĵo de privateco estas tro multo, estas troiga, estas neakceptabla?
Oni ankaŭ devu konsideri, ke leĝoj pri privateco estas tre strikta en Germanio. Publiki aŭ nur provizi al aliulo fremdan privatan adreson aŭ telefonan nombron estas malpermesata. Ĉu tiu rajto al privateco malaplikeblas nur ĉar mi pli malpli regule blogas?
Kion vi pensas?
Ĉu vi volas denunci min? Jen ligilo al la facile atingebla reta formularo de la Hessische Landesanstalt für privaten Rundfunk und neue Medien.