Mi ekpreparis ĉi tiun blogon komencon de Novembro 2018. La unuan afiŝon mi publikis 18-an Novembron, 70 sekvis ĝis Majo 2022.
Mi ĉefe celas al personaj spertoj. Ĉar jam abundas politikaj blogoj mi precipe malvolas fokusiĝi al rekte politikaj temoj; politikaj temoj almenaŭ devas havi ian personan rilaton. Tio sukcesis – miaopinie – ĝis antaŭ 1 ½ jaroj. Ekde tiam mian liberan kapaciton ensorbis la Rusia agresmilito kontraŭ Ukrainio. Temo, kiu ne taŭgas – krom la tri bazaj komentoj en Febrauaro kaj Majo 2022 – por ĉi tiu blogo. La Ĥamasa pogromo kontraŭ Isrealanoj kaj ĝiaj konsekvencoj plie malfaciligis ĉion, kompreneble.
Do, kio okazos, okazontus ci tie?
Mi planas afiŝon pri burokratio – la ĉefa minaco de libera vivo en Eŭropo. Se tio taksado surprizas vin – atendu la afiŝon.
Krome, la blogon mi ne jam finas. Se taŭga ideo venas, mi skribos.