Nomoj de urboj aŭ regionoj ofte havas pluajn uzadojn. Kutime ekzistas ia rilato al la afero, kiu estas nomata kiel la urbo aŭ regiono.
Eble la plej ofta uzado estas por manĝaĵoj: Viena kotleto, Frankfurta kolbaseto, Brusela brasiko, Ĉampanvino ktp. Mi ne certas ĉu la Hamburgero iel rilatas al Hamburgo.
Ankaŭ medicinaj aŭ ekonomikaj aferoj estas nomataj laŭ geografiaj nomoj: la Stokholma sindromo, la Holanda malsano. Aŭ Bataloj – pensu al la bataloj de Waterloo, de Verdun. Sportiva konkurso: Maratono. Ktp. Mi tre ŝatas memori pri la inversa Pola notacio por uzado kelkajn tre fruajn kalkulilojn.
Visbadeno ‘havas’ du asteroidojn. Ĉar la astronomo Franz Kaiser naskiĝis en Visbadeno, la unua asteroido, kiun li malkovris, estis nomata Wisibada. Li malkovris multajn pluajn asteroidojn, unu de tiuj estis nomata Mattiaca, la latina nomo de Visbadeno. Fakte, kelkaj urboj kaj urbetoj ‘havas’ asteroidon.
Tiaj uzadoj – manĝaĵoj, realaj aŭ abstraktaj aferoj, eĉ asteroidoj – estas preskaŭ nefiniaj.
Tamen la proksima urbo Darmŝtato kaj la Germana subŝtato Hesio, en kiu Darmŝtato kaj Visbadeno situas, donas iliajn nomojn al iuj, kiuj estas tre limitataj kvante: Kemiaj elementoj. La perioda tabelo hodiaŭ enhavas 118 elementojn. La plejparto de ili konatis longtempe kaj havas malnovajn nomojn. Nur elementoj kiuj estis malkovritaj post 1850 ricevis nomojn de homoj, de urboj aŭ de landoj. Ĉar la elementoj 108 kaj 110 estis malkovritaj – eble pli bone mi devus skribi ‘faritaj unue’ – en la centro por esploro de pezaj jonoj, ili ricevas la nomojn Darmŝtatio kaj Hasio – de la urbo kaj de la lando.
P.S.:
Kiam mi estas en la mezlernejo, dum la okdekaj jaroj, mi pasigis plejparton da tempo de la kemiaj lecionoj per rigardado al la granda perioda tabelo, kiu pendis sur la vando.
Tiam la perioda tabelo finiĝis ie inter la elementoj 104 aŭ 107. La nomoj de la tiamaj plej novaj elementoj ankoraŭ estis malsamaj kiel nuntempe – nur post la malvarma milito oni povis interkonsenti pri unueca nomsistemo. La germanlingvanoj povas legi pri tio per ĉi tiu artikolo.