Senglaciiĝis riveroj kaj rojoj
Pro la milda, viviga printempa prosper’
Tiel komencas la – eble – plej konata germanlingva odo al la printempo: La Paska Promeno el Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe – ĉi tie la traduko de Karl Schulze.
Depende de la konkreta dato de pasko kaj depende de la loko en Germanio, je pasko la unuaj folioj ĵus aperis aŭ tuj aperos. Ĉiukaze, la vintro finiĝis.
Maljuna vintro laŭ krudaj vojoj
Monten reiras en febla koler’.
Tamen paskon ne nur la naturo revekiĝas – ankaŭ la homoj.
El la kava, morna pord’
Fontas bunta svarma hord’.
Ĉiuj sunumas kun danka kor’,
Festas pro l’ resurekci’ de l’ Sinjor’,
Ĉar ili mem resurektis; el siaj
Malaltaj domoj kun ĉambroj obtuzaj
…
Ili ĉiuj eliĝis al hel’.
Malgraŭ la naturo printempas – arbustoj ekverdiĝos post nelonge – la sentata vintro de kronviruso certe daŭros. Nur surface la situacio samas al la lasta printempo. Tiam la vintro estis kutima, la kronvirusa malkutimo estis nova. Je pasko la nombro da infektitaj jam malkreskiĝis. Ĉiuj pensis ke la situacio baldaŭ estos kiel antaŭe. Nun la aŭtono kaj la vintro jam estis sub tiaj strangaj reguloj, sanaj danĝeroj kaj la nombroj da infektitaj denove kreskiĝas – de multe pli alta niveloj ol antaŭ unu jaro.
Certe – tiu nur estas unu flanko. Aliflanke la racio diras: La fino de la krizo per vakcinado alproksimiĝas. Malgraŭ la komenco estas tre malrapide, tro malrapidege kompare al Usono, UR aŭ Isrealo, tia solvo alvenos – baldaŭ. Ankaŭ mi (kaj multaj aliaj en Eŭropo) ne vere suferas ekomonie. Do, oni nur devas elteni malmultajn pliajn semajnojn, eble monatojn.
Sed racio nur malofte venkas la sentojn.
Antaŭhieraŭ la ĉefministroj de Germanio kaj de ĝiaj subŝtatoj (Länder) anoncis, ke ĉi jara pasko – ĵaudo ĝis lundo – povas esti kvazaŭ fermitaj tagoj – por la nombro da infektitoj malkreskiĝas aŭ almenaŭ ne plu kreskiĝas – oni nomas tion ondrompiga fermigo.
Hodiaŭ la ĉefministro de Germanio, Angela Merkel, reiris de tiu ideo kaj pardonpetis. Multaj tekniaj kialoj estis donitaj pro tio – ne eblas difini publikajn festajn tagojn tiel rapide, aliaj juraj malhelpoj. Mi kredas ke la baza kialo estas la profunda senco de pasko, ne la krista graveco, sed la signifo kiel fino de vintro kaj komenco de pasko. Jam Goethe versis pro tio.
Do, kio nun pri la nombro da infektitaj? Ĝi ja ne malkreskiĝos nur per deziro. Mi ne scias. Eble la nura rimedo estas ebligi vivi pli kutiman vivon ol dum aŭtono kaj vintro al tiuj homoj, kiuj kondutas ĝenerale respondece – ili estas pli multe ol kelkaj uloj el politiko kaj amaskumunikiloj supozas.
Eble pensindas pli da libereco kaj rimedoj por memrespondeco. Unu kontraŭdiro certe estas: Kio pri la malrespondeculoj? Nun, ili agas malrespondece iokaze. Kaj estas unu granda avantaĝo nuntempe: La plejparto da flegistoj kaj kuraĉistoj nun estas vakcinitaj. Ankaŭ la pli-ol-okdekuloj – de kiuj multaj forpasis pro la kronviruso antaŭe.
La ĝenerala rilato inter memrespondeco, protekto pere de la socio kaj la ideo e libereco estas interesa temo – sed ne por tiu afiŝo.
P.S.: Nur tre malmultaj politikistoj kapablas reiri publike de anonco kiu montriĝis kiel maltaŭga ideo. Respekto al Angela Merkel por esti iu el ili.