Lastan jaron mi skribis pri la beleco de la printempo kiam la magnolioj floris. Ĉi jare, je la fino de la marto, ni denove rimarkis la florantajn magnoliojn. Tamen mi estis tro okupata pri la kronvirusa situacio, do mi apenaŭ ĝojis pri ili. Nun, sep semajnoj poste, la printempo preskaŭ finiĝas. Ĝi ankoraû belas. Pasintan sabaton mi fotis tiun florantan arbo.
Eĉ antaŭ nuba ĉielo, sen sunbrilo, tiu juna arbo belegas. Imagu ĝin florante en la jaro 2040, kiam ĝi estos double pli granda ol nun.
La kutima percepto de la naturo kiel bela – kutima almenaŭ en okcidentaj landoj – baras nin vidi la fortecon de la naturo. Nia ĉiutaga vivo bazas sur nia domino de la naturo. Ni ne devas timi malsaton, ni povas iri preskaŭ ĉien, multaj malsanoj estas “venkitaj”, la vetero povas esti malbona, tamen ne danĝera.
Ĉi jare la kronvirusa krizo devigas nin pensi alie, pli intense pri la forteco de la naturo. Al mia edzino kaj mi la krizo donis la ŝancon vidi unu malgrandan ekzamplon de tia forteco. Ĉar mi nun laboras en hejmo, mi ŝparas multe da tempo. Ni uzas tiun tempon por longaj piediroj ĉiumatene. Je unu de tiuj marŝoj mi fotis ĉi tion:
La juna arbo cirkaŭfermas pikdraton. Se neniu faros ion tie, tiu arbo – kaj multaj aliaj tie – malrapide tamen certe detruos la barilon. Mi ne opinias ke tio parto de la arbo estas bela. Ĝi similas cikatron. Tamen ĉiuj arboj kune je tiu loko aspektas kiel normala juna arbaro. La naturo prenas kion apartenas al ĝi. Tio belas.