Helpu min! Ŝajnas ke mi tre oldas.
Antaŭ du jaroj ne problemis aĉeti klasikan ĝinzon por somero. Klasika signifas 100% de kotono:
N E S T R E Ĉ I G A
Ĉiprintempe? Ne eblas trovi someran ĝinzon sen streĉiga ŝtofo.
Bone, mi ŝatas rigardeti al junaj virinoj kiuj portas mallarĝan, malvastan – kiu estas la ĝusta vorto por pantalono? – ĝinzon. Verŝajne por plejparto de ili tio vidus iom malpli bele sen streĉo.
Sed por mi? Ridinde. Porti streĉigan ĝinzon sentas kiel porti molan pantalonon de piĵamo. Kvazaŭ mi ne vere ellitiĝus, sed nur elirus la liton por kuiri kafon kaj volus reenlitiĝi post dek minutoj. Ankaŭ tia piĵama ŝtofo estas malsolida, malrezistema. Nur unu tuŝo per rubuspikilo, do la pantalono havas fendeton.
Cetere, la tuta mondo parolas pri la problemo de nanoplasteroj, kiuj estas malligataj de nenaturaj fibroj, kiam ili estas lavataj ktp. Kvankam mi ne ekstremas pri ekologiaj aferoj, mi volas rimarki, ke la streča ŝtofo pliigas tion problemon.
Ŝjanas ne nur mi havas tiun problemon. Mi parolis kun vendistoj en diversaj ğinzvendejoj. Ĉiuj diris, ke multaj klientoj serĉas por klasikaj somera ĝinzoj, sed tiuj ne plu estas farataj. Tio surprizatas en libera merkato. Tamen nun ne helpas al mi konjekti pri tio.
Mi ne plendu! Mia venonta paŝo estu iri al tajloro. Mi optimismas ke tiel mi povos akiri klasikan ĝinzon.