Hodiaŭ estas la mantuka tago. Ni memoru la gravan aŭtoron Douglas Adams.
Krom lia plej konata verko – la petveturista gvidlibro pri la galaksio – kaj iom da aliaj verkoj, li ankaŭ skribis artikolojn kaj eseojn.
Unu penso el tiuj, kiun mi tre ŝatas, estas tiu:
Mi supozas, ke antaŭaj generacioj travivis ĉagrenojn kaj ŝvitadojn pro la inventoj de televido, telefono, kino, radio, aŭto, biciklo, presado, rado kaj tiel plu – sed vi pensus, ke ni lernus kiel tiuj aferoj funkcias, kio estas ĉi tiel:
1) ĉio, kio estas en la mondo kiam vi naskiĝas, estas kutima.
2) io, kio estas inventata post tiam kaj ĝis vi aĝas tridek jarojn, estas nekredeble ekscita kaj krea, kaj kun iom da sorto vi povas karieri per ĝi;
3) io, kio estas inventata post vi aĝas tridek jarojn, kontraŭas la naturan ordon kaj komencigas la finon de la civilizo – ĝis ĝi daŭras pli-malpli dek jarojn, poste ĝi iom post iom bonas.
Apliku ĉi tiun liston al filmoj, rokenrolo, vortprogramoj kaj poŝtelefonoj por ekscii kiom vi aĝas.
Douglas Adams, 1999
Angla Fonto: https://web.archive.org/web/20110824231751/http://www.douglasadams.com/dna/19990901-00-a.html
Al mi la konkludo taŭge aplikas. Mi naskiĝis en la jaro 1968. Tiam aŭtoj estis normalaj – ne tre interesaj. Sed komputiloj min ĉiam vere fascinis kaj iĝis la fundamento de mia profesia vivo. Poŝtelefono graviĝis kiam mi aĝis tridek jarojn. Do ili ankoraŭ bonas.
Pri kiuj aferoj mi pensas kiel la fino de la civilizo? Pri kelkaj mi jam skribis en tiu blogo: Streĉigaj ĝinzoj, la breliro, fejsbuko. Ĉu tiuj iam bonos? Mi dubas – tamen kiu povas antaŭvidi?
La artikolo, el kiu mi citas supre, daŭras esti tre interesa. Douglas Adams skribis ĝin en la jaro 1999. Partoj de ĝi nun ŝajnas esti antaŭvido. Ekzemple, Douglas Adams mencas alian artikolon en kiu estis priskribata kiel junuloj en Helsinko uzas poŝtelefonojn por sendi trivialajn mesaĝojn, ne por gravaj komercaj uzadoj. Kiom da homoj vidis alveni la generacion de la ciferaj denaskuloj antaŭ 2000?
Pri du pliaj ideoj de Douglas Adams mi volas atentigi vin ĉi tie.
- La problema kampo de aliulo. Tio temas en la tria libro Life,_the_Universe_and_Everything de la serio la petveturista gvidlibro pri la galaksio. Dum maĉo de kriketo, kosmoŝipo de dangeraj robotoj alvenas. Neniu de spektantoj – krom Slartibartfast, kiu iel ial atendas ilin – povas vidi ĝin, ĉar la robotoj simple faris la ŝipon nevideble per tia problema kampo de aliulo.
- La arkeo B. Sur la planedo Golgafrincham loĝis tri ularoj:
A – la gravuloj, sciuloj, artistoj ktp
B – enuataj filmproduktistoj, telefonaj desinfektistoj, frizistoj, oficistoj por publikaj rilatoj, firmaaj konsilistoj, asekuraj agentoj, gardistoj, ĉambristoj, ktp
C – Ĉiuj, kiuj faris la tutan laboron
Iam la planedaj saĝuloj planis forsendi la senutilan grupon B. La saĝuloj diris al la B-uloj, ke la tuta loĝentaro de la planedo devos esti evakuata, kaj la B-uloj foriru per la unua kosmoŝipo – la arkeo B – por ili bele preparu la novan hejman planedon. Kompreneble, la A-uloj kaj C-uloj neniam planis sekvi. Tamen, kelkajn jarojn poste ĉiuj mortis per ia malbonega viruso kiu disvastiĝis per malpura telefono. La ŝipo de B-uloj finfine falegis al planedo, sur kiu nur kavernhomoj vivis. Sekve la kavernhomoj formortis kaj la B-ulidoj enloĝis la planedon, kiu estas nomata kiel Tero…
Ĉu vi laboras en oficejo, por granda firmao? Ĉu vi rekonas?
Douglas Adams mortis antaŭ 19 jaroj – tro tro frue. Li nur aĝis 49 jarojn. Kion li povus diri al ni pri aferoj ekde 2001? Aferoj pri kiuj ni scias, kaj tiuj pri kiuj ni ne scias sen li.
Kara Jens, mi tre ĝuis relegi tiujn valorajn pecojn de Dagles Edmz post tiom da jaroj en nia amata Esperanto!