En marto ni feriis dum semajfino en arba domo en norda Hasio, sen la gefiloj. Do ni elektis la sola arba domo por du personoj, la arbdomsfero (mi tre ŝatas ke Esperantaj vortoj povas kombinataj kiel Germanaj). Ĉiuj aliaj domoj tie estas por familio.
Certe, ĉiu domo devas havi arton, do tiu ankaŭ havas. Estas la lampoj.
Tamen tion oni ne povas vidi tage. La arto nur videblas kiam malhelas kaj la lampoj ŝaltatas. Kiam helas nur la ligna surfaco videblas – vi povas rigardi la malŝaltatan seslateran lampon en unu de fotoj kiuj troveblas per la supra ligilo.
Unu de multaj facetoj de arto estas la ludo inter klareco kaj abstrakteco. Evidente, la kreisto de la du lampoj sukcesis en tiu faceto.