Nu, ĉefe mi tre okupatis: En la oficejo multaj agoj devis farataj antaŭ la ferio. Private diversaj aferoj ankaŭ demandis tempon. Kutime en Junio (same en Septembro) festoj okazadas. Do ĉijare ni iris al la urbeto Coburg kaj al Lepsiko por tiaj festoj. Cetere ni gastigis interŝanĝan lernanton el Britio kaj mian bopatron.
Krome, je la mezo de Junio mi suferis fendon de muskolĉelo en mia dekstra suro. Bonŝance, post malmultaj tagoj mi denove estis preta por ĉiutagaj agoj. Tamen la kompleta resaniĝo daŭras iom pli longe.
Kaj politike? Evidente, ne ĉio, kio okazas, valoras komenton. Mi nur volas tuŝi du temojn:
- Unue mi volas citi la konatan Usonan verkiston Mark Twain. Por aflikti vin, du personoj estas necesaj: Via malamiko, kiu fiparolas pri vi – kaj via amiko, kiu reportas tion al vi. Tamen en politiko oni neniam povas esti certa, kiu estas amiko aŭ malamiko. La demandoj restas, ĉu politikisto devus senti ofendata persone kaj ĉu tio skandalo estis ofendo – aŭ la nura vero por kiu la mesaĝisto punatis.
- Due mi tre esperas, ke malnova saĝeco veriĝos rilate la virinon, kiu antaŭe estis konata kiel Zensursula – tio estas vortfarado de la Germana vorto Zensur (cenzuro) kaj de ŝia antaŭnomo Ursula. Tiu vortfarado rilatas al ŝia provo por deviĝi cenzuron de interreto en la jaroj 2008, 2009. La esperata saĝeco estas, ke ŝi konvenas al la nova posteno kiel la prezidentino de la Eŭropa Komisiono pli bone ol al ŝiaj antaŭaj postenoj. La espero mortas lastfine…
Nun la somera ferio komencas – por la infanoj ĝi komencis antaŭ 12 tagoj. Mia edzino kaj mi devas atendi al la 20a de Julio.
Tamen, unu donaco al nia filo por lia konfirmacio en la pasinta jaro estis vojaĝo al ie, laŭ lia deziro. Li diris ke li volas vidi glaĉeron. Do ni planis ke li kaj mi partoprenas al gvidata marŝo sur la Aletschgletscher en Svislando.
Vi povas diveni: Pro mia fendo de muskolĉelo mi ne povis partopreni. Feliĉe, la gvidanto konsentis ke mia filo povis partopreni sole, sen mi.
La marŝo komencis ĉe la Jungfraujoch – la plej alta trajnstacio de Eŭropo – 3.454m super marnivelo. Do ni vojaĝis trajne al Interlaken. El tie, specialaj monttrajnoj iras al la Jungfraujoch.
La konstruado de tiu fervojo estis supera ago de laboristoj kaj inĝenieroj. La plej nova segmento (tiu, kies fino estas ĉe la Jungfraujoch) estis kompletata en 1912. Plejparte de tio segmento iras tra la montoj.
Nuntempe ĉe la Jungfraujoch renkontas amuzaj sportoj, memfotbastonetoj, kelkaj scientistoj kaj malmultaj marŝantoj. Certe estas grandega cirko. Aliflanke, sen la multaj turistoj la grandiosa fervojo ne povus subtenata.
Nun ni ĵus revenas el Svislando kaj mi volas disdoni al vi kelkajn fotojn kiuj estas faritaj ekde Junio.
Unue, foto de la frua somero, apud nia hejmo. Mi fotis tiun dum mallonga biciklado. Vidu la grandan birdon, kiu ĵus forflugas.
Due, baptujo kaj epitafo en la preĝejo de Sankta Moriz en Coburg. La baptujo estas preskaŭ kvin cent jaroj malnova. La epitafo estis finata en la jaro 1598.
Trie, apud la Jungfraujoch: Belegaj rigardoj al la montaroj kaj al la glaĉero. En la monto ankaŭ estas memorpaneloj por la viktimoj de la konstruado de fervojo.