Kelkfoje – profunde en mi – mi samsentas pri tiu revo: Vivi sen arbitraj reguloj, havi malmultajn aĵojn, esti libera en vera senco.
Tiu ulo enspezis sian monon – verŝajne samkaŭze sian memfidon – per ĉifromono. Unuflanke, ĉifromono ĉiam bazis sur la ideo de sendependeco de ŝtatoj, de arbitraj reguloj. Aliflanke, per labori sukcese en la fako ĉifromono oni kun iom da intelekto povis lerni, ke finfine sen la klasikaj rimedoj, provizataj de ŝtatoj, serioza uzado de ĉifremono ne eblas. Kompreneble vi povis aĉeti kafon en kelkaj mojosaj kafejoj. Tamen tiuj kafejoj devas pagi por la kunlaborantoj, por la lupago, eĉ por la kafgrajnoj per klasika mono. Vera ekonomika sistemo de ĉifromono neniam ekzistis.
Do, tiu ulo havas sperton pri afero kiu estis elpensata por funkcii sen ŝtato, sed ne faras tiel. Li povintus pensi iomete pri tia antaŭ li faris la verban filmeton kaj transloĝiĝis al la mardomo.
Ĉi tie mi proponas ĉefajn demandojn por ĉiuj, kiuj iam revas pri senregula vivo sur la okeano:
- Kiel vi volas persvadi iun por fidi vin? Persvadi tiel ke li providas al vi la bazajn aĵojn: Ĉampano, helpantaj kuraciloj…
- Kiel vi volas protekti vin kontraŭ aliaj okeanuloj, kiuj povus pensi ke ili bezonu ion, kion vi ĵus havas: Viajn manĝajojn, vian mardomon, vian belan koramikinon…?
- Kiel vi volas certigi, ke la multaj aliaj okeanuloj, kiujn vi volas konvinki per via verban filmeton, ne poste farigos similajn idiotajn regulojn? Mallonge: Ĉu vi vere kreos novan ŝtaton, ne nur plian?
Cetere, tiaj demandoj ankaŭ validas se oni volas vivi senregule sur la seka grundo.
Ni ĉiuj kutimiĝis al la bazaj reguloj rilate al la agoj inter homoj. Do ni ofte forgesas ke tiuj bazaj reguloj nur aplikas ĉar la ŝtatoj devigas ilin.
Nun tiu ulo kaj lia koramikino havas malfacilaĵojn: http://time.com/5572947/seasteading-ocean-builders-thailand-home-elwartowski/
Certe ne justas ke en Tajlando ili estas minacataj per mortpuno. Sufiĉus se ili devus vivi en tiu mardomo sen kontakto kun teruloj ĝis la fino de ĉi tiu jaro.
Ĉiukaze, tio montras ke eĉ sur la okeanoj la estraroj de diversaj ŝtatoj povas agi. La internacia jura regulo, ke sur la okeanoj (precize, ekster la dekdu mejloj zonoj) nenies leĝoj apliku, mem nur estas parto de internacia juro. Ĝi estas farita de ŝtatoj. Kiel ofte ankaŭ en tiu afero aplikas: Tiu, kiu faras regulojn, povas ignori ilin.