Tio estas tre malnova saĝeco, nun ni povas vidi denove ke ĝi veras.
Jes, tio estas pri Germanio. Mia infanoj ne memoras ke antaŭ dek kvin jaroj Germanio estas la plej problema lando de Eŭropo ekonomike: Tre alta senlaboreco, grandaj deficitoj de la ŝtato, subŝtatoj kaj socialaj asekuroj ktp. Ĝenerale estis vasta pesimismo.
En la jaro 2003 la tiama ĉefministro Gerhard Schröder anoncis novan programon, la Agendo 2010. Al multaj sekcioj de vivo ĝi celis: Firmaoj, edukado, laborkondicioj, socialaj asekuroj kaj infanzorgado. La esenca intenco estis plibonigi la ekonomikan situacion de Germanio. La estraro ŝanĝis multajn leĝojn dum dek ok monatoj. Pro forta kritiko de la maldekstra flanko de la SPD – la partio de Gerhard Schröder – lia estraro finiĝis en la jaro 2005. Angela Merkel de la CDU iĝis ĉefministro. Ŝi facile povis pluki la postan pliboniĝon de la ekonomika situacio. Kontraŭe, ĉar la kritikuloj en la SPD ne ĉesis paroli malbone pri la Agendo 2010, la SPD ne povis gajni de tio evoluo. Nun la SPD mem pli malpli finiĝis – tamen tio estus temo por alia tre longa afiŝo.
Sur la tiu fundamento la estaroj de Angela Merkel ne devis fari tre multajn, eĉ la krizo dum 2008 / 2009 estis tre mallonga. Vidu sube kelkajn statistikojn de la OECD, ĉiuj de ili komparis la Germanan evoluon kun la tuta Eŭropa Unio.
Do, homoj kaj politikistoj kutimis al tiu komforta situacio. Krizoj estis aliloke: Ŝuldoj en Grekio, Senlaboreco en Italio, Hispanio kaj Francio, militoj en Sirio kaj Ukrainio, Breliro en la UR, ridindaj prezidantoj en Usono kaj Turkio. Ktp. Dume Germanoj kaj Germanio postulis egan ŝparecon en Grekio, enlande poste 2013 oni preferis diskuti plibonigojn de la socialaj aĝprovisoj. Nur la krizo de enmigrantoj en 2015 estis rigardata kiel propra temo – kaj la ridinda nefina kontruado de la nova Berlina flughaveno.
Nur malrapide ni eksciis, pri kio ni forgesis zorgi. Plimalboniĝo de kapabloj de bazaj lernantoj, ĉiamaj plioftaj malfruiĝoj de la trajnoj, vastaj truoj en la sendrata sistemo de la interreto kaj telefono, la teknikoj de la armeo ne funkcias pli ofte ol ili funkcias. Novaj sistemoj ne komencas labori – ekzemple la elektronika karto de sansistemo. Daŭras multajn jarojn por nur plani la altajn tensiajn liniojn, kiuj estos bezonataj por konduki la elektron, poste la nukleaj centraloj elŝaltatos.
Ĉisomere ni feriis en Estonio. Eĉ en vastaj arbaroj oni ĉie havas LTE-on. La haveno de Tallino aŭtomate ekscias aŭton antaŭ ĝi alvenas kaj gvidas ĝin al la ĝusta vico. In Julio mia Edzino kaj mi kaptatis dufoje kiam ni aŭtiris tro rapide. La puna letero el Estonio alvenis post dek tagoj, tiu el la distrikto Rhein-Sieg post kvin semajnoj.
Eble mia plendo ŝajnas esti je alta nivelo – jes, ĝi estas tia – ankoraŭ!
Tamen unue, tiaj problemoj ne apartenas al la memkompreno de Germanio.
Due kaj pli grava: Se la lando daŭrigas tiel, ni devos vidi pli gravajn problemojn. La Usona-ĉina disputo pri komerco, la Breliro ktp nur kaŭzas malgrandan parton de la komencanta recesio de la Germana ekonomio. Ni simple forgesis pensi pri kaj por morgaŭ.
Estas tempo agi por la estonteco.