Ĉijare mi vere intencas ĝoji pri la printempo. Kompreneble, ĉiujare printempo belegas. Tamen ĉiujare la tempo ankaŭ flugas: Mi devadu fari tion, tion kaj tion. Antaŭ ĉio estos farita, la printempo estos finita.
Do ĉijare mi deziras fari la aferojn malsame. Kiam mi sentas ian printempan, mi haltu, almenaŭ provu vivi la momenton.
Ĉi tie mi nur povas provi pasigi al vi impresojn de tiuj momentoj. Pasintajn semajnojn mi afiŝis pri bizaran pegon kaj pri granda hordo de papagoj.
Hodiaŭ mi volas montri al vi kelkajn bildojn de printempa Visbadeno. Honeste, mi ne ekkonscis antaŭe, ke tiom multo da magnolioj estas ĉi tie. Sur du da tri subaj fotoj vi povas vidi du magnoliojn je la sama momento, inter ili estas nur tridek metrojn. La unua jam floras komplete. La dua tuj ekas.
La tria foto montras unu matenon apud la staciodomo.