Cool maps every day estas unu da la kelkaj fluoj, kiujn mi sekvas je la instagramo. Lastatempe ŝajnis ke la faristoj ne plu havis sufiĉajn mojosajn ideojn. Do novaj afiŝoj ofte estas pli malbonhumoraj ol antaŭe: Mapoj de hieraŭaj temperaturoj aŭ de proporcioj de analfabetoj en diversaj partoj de Polujo dum 1931.
Por mi, tiu afiŝo unue ankaŭ aperis malmojose. Ĝi eĉ ne enhavas mapon. Sed mi eraris. Kompreneble vi reagas, se oni diras, ke via urbo estas malpli vivinda ol Berlino aŭ Luksemburgo. Tial la respondoj de uzantoj diras pli multe pri la uzantoj ol la respondoj per si mem.
Do, ĉi tie mi partoprenas en tiu ludo per komenti kelkajn komentojn.
Antaŭe vi devus rigardi la fonton de afiŝo: https://en.m.wikipedia.org/wiki/Mercer_Quality_of_Living_Survey. Fakte, tio nur estas sekundara fonto. La vera fonto estas analizo de konsultada firmao Mercer-o. Tamen por tio analizo oni devas pagi – la vikipedio estas libera.
Uzanto love_highground el Istanbulo skribas: Fek’ ni devis venki la sieĝo de Vieno. Nia ĉefa vizero aĉas. Ŭaŭ. tiu ulo havas longan memoron. Espere S-ro Erdogan ne miskomprenas.
Uzanto zed4711 skribas: Sidnejo super Melburno? Kion ili fumas? Mi volas iom. Tio estas la plej memkomprenebla demando por Melburnulo. Aŭ por Sidnejulo? Estas kelkaj pli da komentoj pri tiu sekvo en suba subeno.
Uzanto mariagduran23 skribas: Kie estas Malago? En Hispanio. Bone, ne antaŭ rango 50. Eble Malago ne validas kiel urbo por Mercer-o. Estas multo da similaj komentoj. Mi ne vidas Edinburgo, Lepsigo, Montrealo, Oslo… Saluton uloj, tie estas fonto – estas pli facila rigardi la fonton ol skribi sensignifan komenton. Aŭ ĉu vi vere kredas ke kiaj komentoj valoras iom por iu?
Uzanto redondofranco skribas: En neniu de tiuj urboj oni havas liberecon de parolo aŭ la rajton por ĉehavi pafilon… Jes, pafila malsaĝulo, estas bona vivo se vi povas certi ke la vidalvida ulo ne pafas vin. Cetere, kio estas tio, kion vi ne povas diri en Vieno, Kopenhageno aŭ Toronto? Min tio vere interesas.
Uzanto juliwe_de skribas: Kial la malpura Berlino estas sur tio listo, ĝi estas vomkaŭzema urbo. Ho, tre rekte. Mi ne dirus vomkaŭzema, sed malpura veras iel.