Mi jam skribis pri inteligenta varbado. Nun tiu nova ekzemplo surprizis min:
Pri la suba surskribo mi provas eviti komenton, kvankam ŝajnas valorema pro ĝia strangeco: La NSA volas ke ni laboras sekure el la hejmo. mdr.
La varbado kaptis mian atenton. Kial oni prezentas al mi varbado por Costa Blanca Design Villas – Luxury contructions, kun bildo de domego kiu verŝajne kostus milionoj?
Ĉu mi malrimarkis ion? Ĉu mia banka konto subite plipleniĝis? Ĉu mi gajnos grandan premion de iu loterio – per bileto kiun iu ajn aĉetis por mi?
Aŭ ĉu denove nur malinteligenta algoritmo por varbado?
Eble firmaoj devus pripensi multfoje kaj strikte antaŭ ili pagas multegon da mono por inteligenta varbado, promesata kiel trafanta.