Ĉisemajne unu granda balotado dominas la novaĵojn, kaj leĝaj disputoj pri tiu certe dominos la sekvajn semajnojn. Samtempe homoj en Belarusio daŭras protesti kontraŭ ŝtelita balotado. En la “okcidentaj” landoj ni kutimis al justaj balotadoj tiel multe ke ni ne plu povas (volas?) imagi la kontraŭon – ĝis iu aĉulo provas fuŝi aŭ ŝteli – aŭ nur parolaĉas pri tia. Certe, balotadoj ne ĉiam estis justaj – aŭ nur kutimaj. Plue pri tio sube.
Lastan printempon mia patro donis al mi kelkajn dokumentojn kaj fotojn de nia familio, ĉefe ke mi postulu al la Germana Ruĝa Kruco serĉadon de lia patro. Mia avo estis raportata malaperinte someron de 1944 dum bataloj ĉe Бабруйск – hodiaŭ en Belarusio. La serĉa servo de la DRK baldaŭ cesos serĉadojn por la tempo de la dua mondmilito. Eble ili trovos ion, kion ni ne jam scias.
Meze de la dokumentoj estas fotoj de mia praavo. Li estis delegito de la germana parlamento Reichstag inter 1909 kaj 1912. Mia ĉiam sciis ke li estis – mia avino kelkfoje iris kun mi al lia tombo kiam mi estis knabo. La germana kaj la angla vikipedioj havas mallongajn afiŝojn pri li, tamen sen fotoj. Ankaŭ la fonto de tiuj mallongaj artikoloj ne havas bildon de li. Nun mi pensas pri provizi fotojn al Vikipedio. Ĉu la kvalito sufiĉus?
Plua dokumento – tiu poŝtkarto – estas tre interesa:
En la interreto simila poŝtkarto troviĝas. Gettyimages vendas la rajton uzi ĝin por € 475. Ĝi montras alian funkciulon ĉe simila okazo je la sama tago.
Du aferojn mi lernis:
- En Prusio (kaj en multaj aliaj landoj – tamen ne por la tutgermana Reichstag, de kiu Fritz Zietsch estis delegito) tiam ekzistis tri-klasa balotleĝo: Ne nur ke virinoj ne rajtis voĉdoni (tion mi sciis), viroj estis dividataj al tri klasoj tiel ke la sumoj de la pagitaj impostoj de ĉiu de tri klasoj egalis. La sistemo estis tre kompleksa, finfine ĉiu klaso decidis malrekte pri triono de la delegitoj. Kvankam dum 1850-jaroj tia leĝo estis moderna, je la komenco de la dudeka jarcento protestoj kontraŭ ĝi kutimis.
- La okazoj je la 6a Marto 1910 estis nomataj Wahlrechtsmeeting. Tio vorto estas kunmetitaĵo (tio tre kutimas en la germana) de la germanaj vortoj Wahl (baloto) kaj Recht (leĝo), kaj de la angla vorto meeting (renkontiĝo). Kiu nuntempe en Germanio – kaj en Esperantujo – kredus ke angla vorto estis uzata tiel eĉ antaŭ la unua mondmilito? Mi ĉiam pensis ke uzado de anglaj vortoj en la germana komencis post la dua mondmilito.