Ŝoku viajn geamikojn: Iĝu bankisto.
Per tiu frazo la dua plej granda banko de Germanio verbas junulojn por trejnado kaj laboro.
La sektoro, kies kunlaboristoj ankoraŭ hodiaŭ ofte portas manumbutonojn kaj ricevas (meritas?) tre superaveraĝajn salajrojn, provas trovi lernantojn per mojosa maniero.
Tion ni lernas:
- laboro en banko ne mojosas per si mem
- junularoj nuntempe havas tiom multajn ŝancojn ke eĉ altaj salajroj ne sufiĉas por konvinki ilin kaj
- iĝi bankisto ŝokas geamikojn
Certe, tio ankaŭ rezultatas de demografiaj ŝanĝoj en Germanio.
Tamen ne nur direkte, ankaŭ maldirekte: En ekonomike fortaj partoj de landoj firmaoj serĉas bonajn laboristojn tiel urĝe, ke kunlaborontoj povas postuli partatempan laborkonkrakton – ne nur gepatroj, sed ankaŭ fraŭloj. La nuntempa frazo estas ekvilibreco inter laboro kaj vivo.
Tiu etoso ankaŭ avantaĝigas maljunulojn (krom la estroj kiuj serĉas kunlaboristojn…). Nuntempe pli ol 50 aĝuloj povas trovi novan pozicion pli facile ol antaŭ 15 jaroj.
Jen la malmojosado de la oldulo: Nenio garantios tion staton en la estonteco. Kiel la nuntempaj junuloj reagos se en jaro 2035 la ekvilibreco ne plu eblos?
Elbe pli malbone, la junuloj de jaro 2035 povus pensi ke ekvilibreco ne mojosas.